Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2017-12-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ekvendiĝis licencitaj objektoj pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj

– Novaj “kvar grandaj inventaĵoj” ŝanĝas homan vivon

– Ĉina sciencisto Pan Jianwei estas inter la dek plej gravaj en 2017 laŭ listo kompilita de internacia scienca gazeto Nature.

– Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, Ĉinio estas la lando kiu plej multe kontribuis por monda ekonomia kresko en 2017.
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn:
– Ekvendiĝis licencitaj objektoj pri Pekinaj Vintraj Olimpikoj
La 15an de decembro estis anoncitaj la oficialaj emblemoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Pekinaj Vintraj Paralimpikoj en 2022. En la sekva tago la Organiza Komitato komencis provan fazon de vendado de licencitaj objektoj el ne-noblaj metaloj, kiel insigno kaj ŝlosil-ringo, nobl-metala memoriga insigno, vestoj kaj akcesoraĵoj, skribiloj, ceramikaj produktoj kaj poŝtmarkoj en ses kategorioj. Memorigaj poŝtmarkoj de la emblemoj estos lanĉitaj en la 31a de decembro.
– Novaj “kvar grandaj inventaĵoj” ŝanĝas homan vivon
Meze de tiu ĉi jaro, gejunuloj el 20 landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" elektis la "novajn kvar grandajn inventaĵojn" de Ĉinio. Ili estas altrapida trajno, reta aĉetado, poŝtelefona pago kaj kunlua biciklo. Laŭ tiuj gejunuloj, la plej oportunaj "novaj kvar grandaj inventaĵoj" jam estas parto de iliaj vivoj.

– Ĉina sciencisto Pan Jianwei estas inter la dek plej gravaj en 2017 laŭ listo kompilita de internacia scienca gazeto Nature.

La prestiĝa scienca gazeto Nature publikigis la liston de dek plej gravaj sciencistoj de la jaro 2017, kaj la ĉina fizikisto Pan Jianwei, membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj konstanta vicrektoro de la Universitato pri Scienco kaj Teknologio de Ĉinio, estas en la listo. Prezentita kiel Patro de Kvantumo, Pan Jianwei gvidis la laborojn kiuj igis Ĉinion la gvidanto de kvantuma telekomunikado en la mondo.

– Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, Ĉinio estas la lando kiu plej multe kontribuis por monda ekonomia kresko en 2017.

UN publikigis en Novjorko la dokumenton Monda Ekonomia Situacio kaj Perspektivo por 2018. Laŭ kiu en 2017 tutmonda ekonomio kreskis 3% ĉijare, kaj la ĉefa kontribuo por tiu kresko venas el Ĉinio, kiu respondecas pri triono de la tuto. Ekde septembro internaciaj organizoj rearanĝis siajn prognozojn pri la ĉina ekonomio, kies kreskado en 2018 devos esti inter 6.7% kaj 6.8%.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn