Programdetaloj

SkizoTutmondaj Novaĵoj (kunlaboro de Robert Poort kaj Andrej Peĉënkin) - 2020-02-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
Aŭskultu
TekstoĈiela poluado fare de satelitoj rapide pliiĝas: la 29-an de januaro 2020, la usona entrepreno SpaceX de la miliardulo Elon Musk [ˈiːlɒn ˈmʌsk] lanĉis 60 pliajn satelitojn de sia projekto Starlink. Tiu projekto planas instali ĝis 2 200 satelitojn en la venontaj kvin jaroj kaj ĝis 42 000 sume, por liveri tutplanedan larĝbendan interret-servon. Tio ne estas la sola tia projekto, Amazon anoncis sian projekton Kuiper en aprilo 2019 kun 3 236 satelitoj, la brita One-Web jam lanĉis la unuajn el siaj planitaj 5 260 satelitoj. Se tiuj projektoj efektiviĝos, eĉ nur parte, la nokta ĉielo ne plu aspektos same por ni. Tamen ne temas nur pri estetika problemo. Ĉiuj satelitoj agas samtempe kiel spegulo por la suna lumo, kaj kiel kaŝilo por la malantaŭaj steloj. Tiel ili iom post iom, pli kaj pli, malhelpos ĉielobservadon de sur la Tero, ne nur okulan observadon, sed ankaŭ radiobservadon. Kiam satelito kaŝas stelon de niaj okuloj, tio daŭras nur tre malgrandan tempon, tamen sufiĉe ĝenan por astronomoj, kaj satelitaj radielsendadoj estas ofte seninterompaj kaj malebligas radiastronomion en la sama ondolongo. Tial Internacia Astronomia Unio diskonigis en junio 2019 sian maltrankviliĝon pri la estonteco de astronomiaj observadoj, kaj grupo de astronomoj subskribigas petskribon por la regado kaj limigo de lanĉoj de satelitaroj. (Raporto de Vikinovaĵoj)

Dividiĝo en Stato de Unuiĝo: marde, la 4-an de februaro, la streĉiteco inter Donald Trump kaj Nancy Pelosi evidentiĝis ĉe la komenco de la Stato de Unuiĝo, tiel ke Trump rompis la tradicion kiam li rifuzis saluti al Pelosi, kiu restis kun la mano etendita. Dum lia parolado, la demokrata gvidantino skuis la kapon, faris miensignojn kaj ironie ridetis. Ŝi poste diskonigis sian respondon al la diskurso de la prezidento, disŝirante sian kopion de la Trump-parolado, taksante ĝin kiel “manifesto de falsaĵoj”. La sekvonta tago, merkrede la 5-a de februaro, Donald Trump estis senkulpigita en la usona Senato, pri ĉiuj akuzoj celantaj lian elpostenigon, post senprecedenca proceso sen gravaj dokumentaj atestoj, eĉ sen atestantoj. (Video-raporto de Eŭronovaĵoj)

Eŭropa Parlamento forte subtenas la aliĝan intertraktadon kun Albanio: prezidanto de la Eŭropa Parlamento David Sassoli diris al raportistoj lunde [03 feb 2020], ke la membriĝa procezo devas esti rekomencita malgraŭ la malrapidiĝo en la fino de la lasta jaro. Sassoli deklaris, ke Albanio kaj Nord-Makedonio intencas malfermi intertraktadon. Li aldonis, ke ambaŭ landoj bone progresis konforme al la atendoj de la EU. Sassoli ankaŭ diris , ke la membriĝa procezo de Albanio estas vere grava kaj strategia kaj tiel necesa kiel aliaj membriĝaj procezoj de okcident-balkanaj landoj. (Raporto de ĈRI)