Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-01-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Debutis Wechat-legitimilo en Ĉinio.

– La granda amfibia aviadilo AG600 flugis por la unua fojo.

– Germana viro kuris de Hamburgo ĝis Ŝanhajo por malaperigi antaŭjuĝojn inter malsamaj nacioj.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn:

– Debutis Wechat-legitimilo en Ĉinio.

La 25an de decembro en Nansha-distrikto de Kantono estis fondita Nuba Alianco Weijing, iniciatita de la Nansha-a Sekcio sub Kantona Buroo de Publika Sekureco, la firmao Tencent kaj Banko de Ĉina Konstruo. La unua Wechat-legitimilo aŭ reta legitimilo de Ĉinio estis disdonita tiutage. Ĝi estas provuzita en Guangdong-provinco, kaj laŭplane disvastiĝos en la tuta lando ekde januaro. Per reta legitimilo kaj vizaĝ-skano oni povos aĉeti trajnbiletojn, tranokti en hotelo, uzi poŝtajn servojn, fari bankajn negocojn kaj aliajn aferojn sen uzi identigilon: sufiĉos skani dudimensian kodon kaj sian vizaĝon.



– La granda amfibia aviadilo AG600 flugis por la unua fojo.

La 24an de decembro la plej granda amfibia aviadilo AG600 nomita Kunlong, finis sian unuan flugon en Zhuhai de la provinco Guangdong, en Ĉinio. Laŭplane ĝi faros sian unuan surakvan flugon en 2018. La aviadilo povas ekflugi kaj surteriĝi sur tero kaj akvo. Ĝi kapablas plurfoje rondveturi inter akvujo kaj incendia loko kaj kunporti akvon por estingi ĝin. En 20 sekundoj ĝi povas ĉerpi 12 tunojn da akvo. Sub kompleksaj kondiĉoj, ĝi kapablas rezisti al ondoj altaj je almenaŭ du metroj dum ekflugo kaj surteriĝo, kaj ĝi povas sukuri 50 homojn surakve.

– Germana viro kuris de Hamburgo ĝis Ŝanhajo por malaperigi antaŭjuĝojn inter malsamaj nacioj.

Markus Kai, bankokomizo el Hamburgo, en Germanio, kiu edziĝis al ŝanhaja virino, kuris laŭ la Silka Vojo dum naŭ monatoj. Li pensas ke tiu vojaĝo, nomita "kultura maratono", povas kontribui por malaperigo de antaŭjuĝoj inter malsamaj nacioj. Post travivi multajn malfacilaĵojn, inter ili frakturoj en ambaŭ piedoj, en la 16-a de decembro li finfine atingis sian cellokon, Ŝanhajo. Dum la vojaĝo li eluzis pli ol 40 parojn da ŝuoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.