Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-01-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– En la unua tago de 2018 naskiĝis 390 mil beboj.

– Pliboniĝis aerkvalito en norda Ĉinio.

– Grandaj projektoj de Ĉinio por 2018.

– Komenciĝis vendado de fervojbiletoj por la Printempa Festo.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn:

– En la unua tago de 2018 naskiĝis 390 mil beboj.

Laŭ Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj, en la unua tago de tiu ĉi jaro novnaskitoj kalkuliĝis al 390 mil, plejparto en malriĉaj regionoj. La fonduso substrekis, ke plejparto da beboj postvivas, tamen iuj mortis en la unua tago post naskiĝo. En 2016 ĉiutage ĉirkaŭ 2 600 beboj mortis ene de 24 horoj post naskiĝo kaj entute 2,6 milionoj da infanoj mortis dum la unua monato post naskiĝo, 80% el ili mortis "pro eviteblaj aŭ antaŭforigeblaj kaŭzoj", ekzemple frua akuŝo, akuŝa komplikaĵo, sangoveneniĝo, pulmito kaj aliaj infektoj.



– Pliboniĝis aerkvalito en norda Ĉinio.

En la nuna vintro okulfrape pliiĝis la nombro de bonveteraj tagoj en Pekino, Tianjin, Hebei kaj ĉirkaŭaĵoj. Pro tio malkreskis la vendado de kontraŭpoluaj maskoj kaj aerpurigiloj. Rezulte de tio, vendado de kontraŭpoluaj maskoj ege malkreskis. Laŭ Pekina Mediprotekta Monitor-Centro, en 226 tagoj de 2017 la aerkvalito estis bona, je 28 tagoj pli multe ol en la antaŭa jaro; kaj 23 tagoj estis severe poluitaj, je 16 tagoj pli malmulte ol en la antaŭa jaro.



– Grandaj projektoj de Ĉinio por 2018.

En 2018 estos lanĉitaj 18 Beidou-satelitoj por lokalizado, la luna sondilo Chang'e-4 atingos la dorson de la luno por la unua fojo en historio kaj alia sondilo, Chang'e-5, kolektos grundon de la surfaco de la luno kaj ĝin kunportos al la tero. La granda amfibia aviadilo AG600 efektivigos sian unuan flugon sur akvosurfaco kaj la nova superkomputilo Shenwei-E ekfunkcios. Pri infrastrukturo, en 2018 estos ekkonstruita la unua ponto inter Tibeto kaj Sichuan kaj ekfunkcios Hungkong-Zhuhai-Makao-ponto kaj la Ponto de Amikeco inter Maldivoj kaj Ĉinio.



– Komenciĝis vendado de fervojbiletoj por la Printempa Festo.

La pasaĝertransporto por ĉijara Printempa Festo komenciĝos en la 1a de februaro kaj finiĝos en la 12a de marto. En la 3a de januaro komenciĝis vendado de fervojbiletoj por la Printempa Festo. Oni povas aĉeti fervojbiletojn kontraŭ akiritaj poentoj, elekti sidlokojn, seninterrompe transvagoniĝi kaj rete mendi manĝaĵojn. Laŭ la kalendaro por la printemp-festa bilet-aĉeto el mikroblogo de la kompanio Ĉina Fervojo, ĉi-jare oni povas aĉeti antaŭ 30 tagoj, rete aŭ telefone, la fervojbiletojn, kaj antaŭ 28 tagoj ĉe stacidomoj, komisiitaj agentejoj aŭ aŭtomatoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.