Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-01-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Forigo de malriĉeco estas tre grava afero por ĉinaj gvidantoj

– Pensiulino gajnis 8 mil juanojn en kvin tagoj respondante kvizojn

– Ĉinio dividas siajn fruktojn kun la tuta mondo

– Franca prezidento Emmanuel Macron donacis ĉevalon al ĉina prezidanto Xi Jinping

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn:

– Forigo de malriĉeco estas tre grava afero por ĉinaj gvidantoj

Dum sia novjara parolaro, ĉina prezidento Xi Jinping emfazis la forigon de malriĉeco en Ĉinio kiel grava celo, laŭplane atingota en 2020. Fakuloj el aliaj landoj opinias ke la diversfoja mencio al forigo de malriĉeco atestas la gravecon de tiu temo por la ĉina registaro, kiu faris firman paŝon al tiu celo.



– Pensiulino gajnis 8 mil juanojn en kvin tagoj respondante kvizojn



Lastatempe furoras en Ĉinio poŝtelefonaj aplikaĵoj pri kvizoj, kaj multaj homoj pli frue ricevas ruĝpaperan koverton entenantan monon de la Printempa Festo, kiu ĉijare okazos en la mezo de februaro. La testeto kun stimulo de monpremio ja allogas ĉefe junulojn, tamen pensiulino Zhao sukcesis en nur kvin tagoj gajni preskaŭ 8 000 juanojn per respondado de kvizoj. Ŝi deklaris ke pli grava ol la mono estas la ĝojo kiun tiu hobio alportis al ŝia vivo.



– Ĉinio dividas siajn fruktojn kun la tuta mondo



Alilandaj fakuloj pri Ĉinio deklaris al amaskomunikiloj ke Ĉinio klopodas konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo kaj akceli kreskadon de ekonomio regione kaj tutmonde. Tion atestas pluraj ĉinaj iniciatoj, inter ili La Zono kaj Vojo kaj la konstruado de homara komunumo de komuna estonteco, estigataj surbaze de reciproka profito kaj komuna gajno. Ĉinio ankaŭ klopodas trovi solvojn por komplikaj kaj fokusaj problemoj internaciaj kaj regionaj.



– Franca prezidento Emmanuel Macron donacis ĉevalon al ĉina prezidanto Xi Jinping

De la 8-a ĝis la 10-a de januaro franca prezidento Emmanuel Macron faris ŝtataferan viziton al Ĉinio. Kun li ankaŭ venis, kiel ŝtata donaco, la ĉevalo Vesuve de Brekka, el la Respublika Gardantaro de Francio. En Eŭropo ĉevalo estas simbolo de nobeleco, kaj tiu ĉi estas la unua fojo, ke Francio donacas ĉevalon el sia elita kavalerio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.