Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-01-30
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:



– Monda Ekonomia Forumo daŭrigos la alvokon de ĉina prezidanto Xi Jinping "kune konstrui homaran komunumon de komuna estonteco".



– Ĉinio sukcesis kloni simiojn.



– Publika opinio atentas pri ĉina voĉo el Davos: reformo ĝojsurprizos la mondon.



– Mondaj Rekordoj de Guinness volas atesti pliajn fieraĵojn de Ĉinio.



La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.



– Monda Ekonomia Forumo daŭrigos la alvokon de ĉina prezidanto Xi Jinping "kune konstrui homaran komunumon de komuna estonteco".



La 23an de januaro inaŭguriĝis la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo en Davos, Svislando, kun la temo "Krei komunan estontecon en partiĝa mondo". Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke ili adoptas la temon, esperante, ke ĉi-jara kunveno daŭrigos la proponon "kune konstrui homaran komunumon de komuna estonteco", menciitan en la ĉeftema parolo de ĉina prezidanto Xi Jinping en la pasintjara kunveno.



– Ĉinio sukcesis kloni simiojn.



La Ĉina Akademio de Sciencoj anoncis, ke en la 27-a de novembro 2017 naskiĝis la monde unua somata klon-simio Zhongzhong, kaj post 10 tagoj naskiĝis la dua tia simio Huahua. En la 25-a de januaro ĉi-jare ilia "rakonto" aperis sur la kovrilo de la internacia scienca gazeto Ĉelo. Tio signifas, ke ĉinaj sciencistoj sukcese venkis la mondan malfacilaĵon kloni primaton per la nuna teknologio. Mu-ming Poo, estro de la Instituto pri Neŭroscienco, diris, ke la sukceso en klonado de simio alportos senprecedence brilan perspektivon por esplorado, interveno, diagnozo kaj kuracado de Alzheimer-malsano, aŭtismo, imun-malsanoj, tumoroj kaj metabolaj malsanoj.



– Publika opinio atentas pri ĉina voĉo el Davos: reformo ĝojsurprizos la mondon.



Multaj anoncis sin por ĉeesto en la prelego de Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Gvida Grupo por Financaj kaj Ekonomiaj Aferoj, en la Monda Ekonomia Forumo, kaj la nombro de ĉeestantoj estis duoble pli granda ol la antaŭvidita. Tio montras, ke Ĉinio ludas pli kaj pli gravan rolon, kaj reflektas ankaŭ la fidon de Ĉinio pri internaciaj aferoj. Liu anoncis novaĵon delonge atendatan de financaj fakuloj de la mondo: Ĉinio fiksis limdaton por sia liberigo el dependo de ŝuldo.



– Mondaj Rekordoj de Guinness volas atesti pliajn fieraĵojn de Ĉinio.



En 1955 aperis la unua eldono de Mondaj Rekordoj de Guinness. Ekde tiam, Mondaj Rekordoj de Guinness fariĝis aŭtoritata organizo pri atesto de diversaj mondaj rekordoj, atestis multajn mondajn rekordojn kaj samtempe silente registris diversajn atingojn en la disvolva procezo de la homaro. Alistair Richards, tutgloba prezidanto de Mondaj Rekordoj de Guinness, diris dum intervjuo al Xinhua-a Novaĵ-agentejo, ke la organizaĵo malfermis oficejon en Pekino en 2012 por kuraĝigi pliajn ĉinojn peti ateston pri Monda Rekordo.





Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.