Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-02-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Hinda ĉefministro Narendra Modi faris historian viziton al Palestino.
– En la ĉina urbo Zunyi, 35 mil homoj liberiĝis el malriĉeco pro ruĝa turismo.
– Packonservaj trupoj de UN forlasos Liberion.
– Ĉinio kaj Usono traktas komercajn demandojn per malfermo de merkatoj.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Hinda ĉefministro Narendra Modi faris historian viziton al Palestino.
 
La 10-an de februaro hinda ĉefminitro Narendra Modi atingis la urbon Ramallah kaj komencis oficialan viziton al Palestino. Tio estas la unua vizito de hinda ĉefministro al tiu lando. Palestina prezidento Mahmoud Abbas interparolis kun Modi en la Prezidenta Oficejo. Sekve, dum komuna gazetara konferenco, Abbas diris ke Palestino volas plifortigi kunlaborojn kun Hindio pri sekureco kaj kontraŭterorisma agado, kaj esperas, ke Hindio kontribuos por antaŭenpuŝi justecon kaj pacon en la regiono.
 
– En la ĉina urbo Zunyi, 35 mil homoj liberiĝis el malriĉeco pro ruĝa turismo.
 
En 2017 ruĝa turismo, la turismo en historiaj kaj memorindaj lokoj kiuj rilatas al la Komunista Partio de Ĉinio, helpis 35 mil Zunyi-urbanojn de Guizhou-provinco liberiĝi el malriĉeco, kaj ĝi ludos pli gravan rolon en la batalo kontraŭ malriĉeco. Estas multaj ruĝturismejoj kun alta kvalito kaj vasta situo en Zunyi. Laŭ diskonigo, nun estas 299 ruĝturismaj unuoj kaj 16 ruĝturismaj lokoj, kiuj konsistigas trionon de la tutaj ruĝturismaj lokoj de la provinco, dividitaj en kvar tipojn, nome, sidejo de ruĝa kunveno, ruino de batalkampo, tombejo de martiroj kaj antikva loĝejo de famulo.
 
– Packonservaj trupoj de UN forlasos Liberion.
 
En la 5-a de februaro la packonservaj trupoj de UN en Liberio okazigis adiaŭan ceremonion en Monrovio, ĉefurbo de la lando. Oni anoncis, ke la trupoj foriros el Liberio taĉmenton post taĉmento, kaj la tuta retiriĝo finiĝos en la fino de marto. UN sendis siajn packonservajn trupojn al la lando en 2003 por kontroli la plenumon de la pac-interkonsento post enlanda milito. La Sekureca Konsilio de UN aprobis en decembro 2016, ke la trupoj restu en Liberio ĝis la 30-a de marto 2018.
 
– Ĉinio kaj Usono traktas komercajn demandojn per malfermo de merkatoj.
 
Vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto Yang Jiechi la 8an de februaro renkontiĝis kun usona sekretario pri ŝtato Rex Tillerson en Vaŝingtono, Usono. La ĉina flanko proponis, ke Ĉinio kaj Usono konvene traktu duflankajn komercajn demandojn per malfermo de merkatoj kaj kunlaboro por "fari pli grandan kukon". Yang Jiechi instigis la du landojn plibonigi kunordigon pri internaciaj ekonomiaj zorgoj kaj kunlabori pri energio, konstruado de infrastrukturo kaj la iniciato La Zono kaj Vojo.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.