Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-02-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉina versparo populariĝas eksterlande kaj ricevas versiojn en aliaj lingvoj.
– Pli ol 500 Konfuceaj Institutoj estis fonditaj dum la lastaj 13 jaroj.
– Japana registaro anoncis ke la urbo Osako gastigos Pintkunvenon de G20 en 2019.
– Sekureco en Ĉinio estas ofte diskutata temo en interreto.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉina versparo populariĝas eksterlande kaj ricevas versiojn en aliaj lingvoj.
 
Ruĝa versparo estas tradicia ornamaĵo por Printempa Festo en Ĉinio, tamen  la kanada ĵurnalo Richmond News publikigis en sia retejo artikolon pri kreado de fremdlingvaj versioj de versparo, kiu furoras inter gejunuloj de la lando. Por tiaj versparoj en la angla aŭ ofte en ĉineca angla, oni preferas simplajn vortojn. Ĉina esperantisto profitis la okazon por krei esperantan version de versparo kaj diskonigi ĝin en interreto.
 
– Pli ol 500 Konfuceaj Institutoj estis fonditaj dum la lastaj 13 jaroj.
 
Ekde 2004, kiam estis fondita en Uzbekio la unua Konfucea Instituto en la mondo, ĝis nun estis fonditaj 525 konfuceaj institutoj kaj 1 113 konfuceaj kursoj en 146 landoj kaj regionoj. Konfucea Instituto jam fariĝis platformo por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Pro disvolviĝo de la ĉina ekonomio,lernado de la ĉina lingvo furoras en la tuta mondo kaj Konfuceaj Institutoj kontribuas por ĝia disvastiĝo.
 
– Japana registaro anoncis ke la urbo Osako gastigos Pintkunvenon de G20 en 2019.
 
La 21-an de februaro Yoshihide Suga, ĝenerala sekretario de la japana kabineto, anoncis, ke la venontjara pintkunveno de G20 okazos en Osako. Tio estos la unua fojo por Japanio gastigi tiun ĉi pintkunvenon. Pri la kialo elekti Osakon kiel kunvenurbo, Suga klarigis, ke la urbo gastigis la pintkunvenon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Li ankaŭ anoncis, ke Fukuoka gastigos la Konferencon de Financaj Ministroj kaj Estroj de Ŝtataj Centraj Bankoj de G20.
 
– Sekureco en Ĉinio estas ofte diskutata temo en interreto.
 
 "Kiom sekura estas Ĉinio?" Tiun demandos faras multaj neĉinaj retanoj. Multaj eksterlandanoj kiuj vizitis Ĉinion, opinias, ke ĝi estas tre sekura lando, kie oni povas unuope iri al manĝejo dum nokto kaj nenion timi surstrate, kaj oni povas lasi neplenaĝulon sole vojaĝi per buso. En la 54a Munkena Konferenco pri Sekureco Ĉinio estis laŭdata, kaj Robert Zoellick, eksa ĉefo de la Monda Banko, diversfoje menciis Ĉinion.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.