Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-03-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Amendo al ĉina konstitucio estis aprobita de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso.
– Ĉina registaro anoncis 106,1 miliardojn da juanoj por reduktado de malriĉeco.
– Tri leĝoj pri fremda investo en Ĉinio kunfandiĝos.
– Ĉinio bonvenigas partoprenon de afrikaj landoj en ĉina disvolvo.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Amendo al ĉina konstitucio estis aprobita de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso.
 
Posttagmeze de la 11a de marto en la Popola Halo de Pekino okazis la tria plena kunveno de la unua sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, kaj La Amendo al la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko estis voĉdone akceptita dum la tria plena kunveno de la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso en la 11-a de marto. La rezulto estis: 2 958 voĉoj poraj, du kontraŭaj kaj tri sindetenoj.
 
– Ĉina registaro anoncis 106,1 miliardojn da juanoj por reduktado de malriĉeco.
 
En la pasinta jaro ĉina registaro asignis pli ol 86 miliardojn da juanoj al malriĉaj regionoj, kaj ĉi-jare estos 106,1 miliardoj da juanoj, kun jara elspezokresko de 20 miliardoj da juanoj en la sinsekvaj tri jaroj. Se oni kalkulas ankaŭ la elspezojn pri edukado, kuracado, sanprotekto kaj socia asekuro, la skalo de asigno eĉ pli grandiĝas. Samtempe la ministerio pri financoj kolektas monrimedojn el diversaj flankoj, kaj konsideras la eblecon pliigi investon en la malriĉec-redukta fonduso je 214 miliardoj da juanoj inter 2018-2020 por regionoj en ekstrema malriĉeco.
 
– Tri leĝoj pri fremda investo en Ĉinio kunfandiĝos.
 
Por konformi al la postulo pri konstruado de malferma nova ekonomia sistemo, la Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso planas kunfandi la antaŭajn tri leĝojn pri fremdlanda investo en unu novan por pligrandigi kaj protekti investojn de eksterlandanoj. La celoj estas: unue, sekvi malferman disvolvon, efektivigi la strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, kaj plenumi politikon pri altnivela komerco kaj libera facila investo; due, kunigi la iniciatojn "iri eksterlanden" kaj "enkonduki en Ĉinion" kaj grandskale larĝigi la merkatan enir-permeson; trie, krei travideblan, stabilan kaj antaŭvideblan invest-medion por protekti la jurajn trajtojn kaj interesojn de alilandaj firmaoj por investo; kvare, havigi al fremdlandaj komercistoj kondiĉojn de civitana traktado kaj krei merkatan medion por justa konkuro.
 
– Ĉinio bonvenigas partoprenon de afrikaj landoj en ĉina disvolvo.
 
La ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, respondis demandojn pri ĉinaj eksteraj politikoj kaj eksteraj rilatoj. Responde al demando pri ĉijara Pintkunvenon de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, okazonta en Ĉinio en septembro, Wang diris, ke Ĉinio estas bona frato kaj bona partnero de afrikaj landoj. Afriko estas nemalhavebla parto en la nova vojaĝo por kunkonstruado de homara komunumo de komuna estonteco. Ĉinio bonvenigas afrikajn gefratojn plue uzi la ekspresan trajnon de ĉina disvolvo.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn