Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-03-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Plena kunveno de la unua sesio de la 13a TPK elektis ŝtatajn gvidantojn de Ĉinio.
 
– Argentina ambasadoro al Ĉinio deklaris ke novigo estas la unua vagono de ĉina trajno.
 
– Laŭ singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao: integriĝo de funkcioj de institucioj pri eksteraj aferoj estas "unu el la grandaj diplomatiaj aranĝoj de Ĉinio".
 
– Fondiĝo de Ŝtata Administracio de Medicina Asekuro pli bone garantios kuracadon al malsanuloj en Ĉinio.
 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
 
– Plena kunveno de la unua sesio de la 13a TPK elektis ŝtatajn gvidantojn de Ĉinio.
 
La 17-an de marto, en Pekino, reprezentantoj de la 13a Tutlanda Popola Kongreso elektis, per anonima voĉdono, Xi Jinping kiel prezidanton de la Ĉina Popola Respubliko kaj de la Centra Milita Komisiono de Ĉina Popola Respubliko. En la sekva tago Li Keqiang elektiĝis kiel ĉefministro de la ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj Yang Xiaodu kiel direktoro de Ŝtata Kontrola Komitato.
 
– Argentina ambasadoro al Ĉinio deklaris ke novigo estas la unua vagono de ĉina trajno.
 
Okaze de la du sesioj de Ĉinio, argentina ambasadoro al Ĉinio Diego Ramiro Guelar ricevis intervjuon de la retejo de Xinhua-novaĵagentejo pri la 40a datreveno de reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio. Li diris, ke reformo kaj pordomalfermo havas grandan signifon por Ĉinio, kaj la atingoj en la lastaj 40 jaroj montras, ke ĉina lokomotivo ankoraŭ altrapide kuras. Multaj homoj erare opinias, ke mankas novigo al Ĉinio, sed la ĉina kapablo pri novigo okulfrape altiĝis dum la lastaj jaroj. Nun Ĉinio estas forta en scienco kaj novigo kaj multe atentas protekton de intelekta proprieto.
 
– Laŭ singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao: integriĝo de funkcioj de institucioj pri eksteraj aferoj estas "unu el la grandaj diplomatiaj aranĝoj de Ĉinio".
 
Singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao raportis, ke integriĝo de funkcioj de institucioj pri eksteraj aferoj estas "unu el la grandaj diplomatiaj aranĝoj de Ĉinio", kaj substrekis, ke en la 13-a de marto la multe atentata projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro estis prezentita al al Tutlanda Popola Kongreso por ekzameno, kaj la reformo koncernas pli ol 20 instituciojn sub la Ŝtata Konsilantaro. La tri nove fondotaj institucioj, nome ministerio de kulturo kaj turismo, ŝtata administracio por internacia kunlaboro kaj ŝtata administracio por elmigrintoj, utilos por la ĝenerala diplomatia dispozicio de Ĉinio,kaj por kresko de ĉina influo.
 
– Fondiĝo de Ŝtata Administracio pri Medicina Asekuro pli bone garantios kuracadon al ĉinaj malsanuloj.
 
Projekto pri reformo de institucioj de Ŝtata Konsilantaro prezentita al la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso montras, ke post la reformo, ministerinivelaj institucioj malpliiĝos je ok, kaj vicministerinivelaj je sep, kaj finfine restos 26 institucioj. La nova Ŝtata Administracio pri Medicina Asekuro akcelos profundigon de medicina reformo kaj pli bone garantios kuracadon al malsanuloj.
 
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn