Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-03-29
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Senŝoforaj aŭtoj de firmao Baidu ricevis testonumerojn.
– Eksterlandanoj pozitive taksis la paroladon de Xi Jinping en la fermo de la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso.
– Ĉina ĉefministro respondis demandojn en gazetara konferenco post la fino de la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso.
– Ĉinio emisiis 37,1 miliardojn da verdaj obligacioj pasintjare. 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Senŝoforaj aŭtoj de firmao Baidu ricevis testonumerojn.
 
Post testado en fermita testejo kaj fakaj pritaksado kaj ekzamenoj, pekina registaro donis al la firmao Baidu la unuajn portempajn aŭto-numerojn por testado de senŝoforaj aŭtoj el Baidu-firmao. Kvin senŝoforaj aŭtoj Apollo, de Baidu, estis montritaj al amaskomunikiloj, kaj ricevis teston sur malfermitaj vojoj en Yizhuang. La avangardo kaj spertoj de Baidu pri aŭtomata stirado estas agnoskitaj en kaj ekster Ĉinio.
 
– Eksterlandanoj pozitive taksis la paroladon de Xi Jinping en la fermo de la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso.
 
La 20-an de marto ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon en la fermo de la 1-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso. Lia parolado montras noblajn sentojn kaj grandajn ideojn de la ĉina nacio, donis alvokon marŝi en la novan epokon kaj suriri sur nova vojaĝo. Lia parolado vekis varman respondon de alilandaj politikistoj, esploristoj kaj erudiciuloj, kiuj laŭdis la progreson de Ĉinio kaj ĝiaj klopodoj por plifortigo de kunlaboro kun aliaj landoj.
 
– Ĉina ĉefministro respondis demandojn en gazetara konferenco post la fino de la unua sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso.
 
La 20an de marto en Pekino post fermo de la unua sesio de la 13a TPK, ĉina ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĵurnalistoj en la gazetara konferenco. Li diris, ke Ĉinio malfermos sin pli larĝe al la ekstera mondo, plu simpligos administradon kaj stimulos merkatan viglecon, strebos por paca disvolvado, kontraŭbatalos senlaborecon kaj donos grandan atenton al protekto de proprieto.
 
– Ĉinio emisiis 37,1 miliardojn da verdaj obligacioj pasintjare.
 
Kiel grava parto de la jarkunveno de la Klimata Obligacia Iniciato, lastatempe en Londono okazis ĉina forumo por verd-obligaciaj investantoj, kaj Ĉina merkato pri verdaj obligacioj estis vaste atentata. Sean Kidney, ĉefa administranto de la Klimata Obligacia Iniciato, diris, ke urĝas traktado de klimata ŝanĝo. Publika fonduso el diversaj landoj ne sufiĉas por trakti la nunan defion, sekve partopreno de mondaj investantoj estas ankaŭ bezonata, kaj Ĉinio, kun la plej grava verd-obligacia merkato en la mondo, ludas gravan rolon tiu-flanke.
 
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn