Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-04-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Muzeo de Imperiestra Palaco revivigas antikvaĵojn
– Inaŭguriĝis en Pekino fotoekspozicio pri rusaj sonorilaj turoj
– Flugroboto de JD plenumis sian unuan varliveron en suda Ĉinio
– Abdel Fattah al-Sisi reelektiĝis kiel prezidento de Egiptio 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Muzeo de Imperiestra Palaco revivigas antikvaĵojn
 
Shan Jixiang, ĉefo de la Muzeo de Imperiestra Palaco, en Pekino, anoncis ĉi-jaran planon pri "revivigo" de antikvaĵoj, kiu entenos virtualon kaj realon. Ekzemple 1,86 milionoj da eksponaĵoj estas videblaj en la retejo de la muzeo, interalie ĉirkaŭ 500 mil altrezoluciaj fotoj. En majo vizitantoj povos vojaĝi "en la urbo Bianliang" de la muzeo. La muzeo "revivigos" la pentraĵon Laŭlonge de la Rivero dum Qingming-festo , por ke  vizitantoj per virtuala realo povu vojaĝi per boato sub Hongqiao-ponto kaj eniri en la mondkonatan pentraĵon. En junio vizitantoj povos proksime rigardi la tutan procezon de restaŭro de naciaj trezoroj en la hospitalo por antikvaj objektoj.
 
– Inaŭguriĝis en Pekino fotoekspozicio pri rusaj sonorilaj turoj
 
La 28an de marto inaŭguriĝis en Pekino Fotoekspozicio pri Rusaj Sonorilaj Turoj en la Muzeo pri Antikvaj Sonoriloj. Samideano Jozef Haazen, unu el la organizantoj de la ekspozicio, venis al Pekino kiel fakulo de la Rusa Muzeo pri Sonoriloj kaj Koncernaj Konstruaĵoj de Ĉinio kaj Eŭropo, faris mallongan salutparolon esperante pri la amikecaj rilatoj de Ĉinio kun Rusio kaj Belgio, substrekis la diversajn signifojn de sonoriloj kaj turoj en la vivo de ordinarulo kaj rusa socio, kaj menciis la longan historion de sonorilaj turoj en Belgio kaj aliaj eŭropaj landoj.
 
– Flugroboto de JD plenumis sian unuan varliveron en suda Ĉinio
 
En la 26-a de marto, flugroboto de ĉina kompanio JD, plenŝarĝita je kargo, ekveturis de la urbeto Changliu en la urbo Haikou, en suda Ĉinio. Tiel oficiale ekfunkciis la unua prova flugrobota liverservo en Hainan-provinco. Laŭ Wang Yu, ĉefinspektoro de JD pri planado de loĝistiko en suda Ĉinio, en la venonta duonjaro, JD esploros efektivan projekton pri loĝistika servo per flugroboto taŭgan por Hainan kaj marbordaj regionoj. JD planas konstrui 10 mil parkejojn de flugrobotoj en la tuta lando por ke la konsumantoj povu ricevi rilatajn varojn ene de 24-horoj post la mendo.
 
– Abdel Fattah al-Sisi reelektiĝis kiel prezidento de Egiptio
 
La 28-an de marto, en Kairo, ĉefurbo de Egiptio, laborantoj de iu balotejo kolektis kaj kalkulis voĉdonojn. La tri-taga enlanda voĉdonado por elekto de egipta prezidento en 2018 finiĝis je la 22-a horo de la 28-a de marto, kaj ĝin sekvis la voĉdona nombrado. En la 2-a de aprilo estis oficialigita la reelektiĝo de la nuna prezidento, Abdel Fattah al-Sisi.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn