Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-04-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Arbitraj decidoj de Usono minacas mondan komercan ordon
– Inaŭgurita en Ŝanhajo la unua aŭtomata banko
– Francio volas aktive partopreni en projektoj de "La Zono kaj Vojo"
– La dua volumo de la libro Xi Jinping: regado de Ĉinio, estis lanĉita en Londono
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Arbitraj decidoj de Usono minacas mondan komercan ordon
 
Laŭ Joseph Baram, fakulo pri usonaj aferoj el Germana Asocio pri Ekstera Politiko, se Usono insistos en sia arbitra decido pri kolektado de doganpuno pri importado de ŝtalo kaj aluminiaj produktoj, aliaj landoj ekkolektos doganpunojn pri usonaj produktoj, kaj tio kaŭzos detruon de la internacia komerca ordo sub la sistemo de la Monda Komerca Organizo. James Norman Mattis, usona ministro pri defendo, iam avertis Trump, ke kolekto de doganpuno damaĝos ankaŭ interesojn de usonaj aliancanoj, kiel Germanio, Japanio kaj Sud-Koreio. Trump ne nur ignoris la averton, sed ankaŭ akuzis Germanion kaj aliajn eŭropajn partnerojn pri trompo al Usono en komercado".
 
– Inaŭgurita en Ŝanhajo la unua aŭtomata banko
 
La 11an de aprilo estis inaŭgurita en Ŝanhajo la unua "senhoma banko" en Ĉinio. Ĝi apartenas al Ĉina Konstrua Banko. En tiu aŭtomata banko, du inteligentaj robotoj anstataŭas la oficistojn. Post kontrolo de identigilo ĉe la enirejo, kliento povas eniri kaj uzi diversajn bankajn servojn. En la mateno de tiu tago, multaj homoj alvenis kaj spertis tiun novan modelon de banka servo.
 
– Francio volas aktive partopreni en projektoj de "La Zono kaj Vojo"
 
Eksa ĉefministro de Francio Jean-Pierre Raffarin vizitis Ĉinion por partopreni en Boao-Forumo por Azio kaj nome de la franca registaro disvastigi la ekonomian influon de Francio, antaŭenigi ekonomian kaj komercan kunlaboron inter ambaŭ landoj, akceli investojn de Ĉinio en Francio kaj diskuti pri kunlaboroj kadre de "La Zono kaj Vojo". Li diris, ke Francio esperas kunlabori kun Ĉinio en grandaj internaciaj iniciatoj, kiel "La Zono kaj Vojo" lanĉita de Ĉinio. Li emfazis, ke Francio proponos projektojn kaj partoprenos en disvolvado de "La Zono kaj Vojo".
 
– La dua volumo de la libro Xi Jinping: regado de Ĉinio, estis lanĉita en Londono
En la 11a de aprilo, en Londono, estis lanĉita la dua volumo de la plurlingva libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, organizita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj Ĉina Ambasadejo en Londono. La ceremonion ĉeestis pli ol 300 gastoj, inter ili la eksa ĉefministroj de Hispanio Felipe González Márquez kaj la eksa ĉefministro de Italio Mario Monti.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn