Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-04-24
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Decido de Usono kontraŭ ĉina poŝtelefona firmao ZTE akcelos novigon de ĉinaj kompanioj.
– Kreiva transformado de malnovaj laborejo plibeligas Pekinon.
– Ekde la 1-a de majo, vizitantoj el 59 landoj povos senvize viziti la ĉinan provincon Hainan.
– Mediprotekta agado transformas rubaĵon per arto.
 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Decido de Usono kontraŭ ĉina poŝtelefona firmao ZTE akcelos novigon de ĉinaj kompanioj.
 
La 16an de aprilo la usona Komerca Departemento anoncis sepjaran malpermeson al usonaj kompanioj pri vendo de aparat-pecoj, varoj, softvaroj kaj teknikoj al la ĉina fabrikanto de telekomunikaj ekipaĵoj ZTE. La decido malhelpos la reduktadon de komerca deficito de Usono rilate al Ĉinio. Cetere, tiu decido avertas ĉinajn entreprenojn, ke ili devas memstare esplori kaj teni la kernajn teknikojn en siaj propraj manoj.
 
– Kreiva transformado de malnovaj laborejo plibeligas Pekinon.
 
En Dongcheng-distrikto de Pekino troviĝas Kultura kaj Kreiva Industria Parko 77, kreiva laborejo kiu antaŭ tri jaroj estis malnova konstruaĵo okupanta 3 560 kvadratajn metrojn. Post reformo fare de la Pekina Kultura Buroo, tie formiĝis 19 mult-funkciaj kaj divers-grandecaj provludaj ĉambroj. En Pekino estas aliaj kulturaj kaj kreivaj industriaj parkoj transformitaj el malnovaj laborejoj, inkluzive de Laijin, 751, 798 kaj Xinhua 1949.
 
– Ekde la 1-a de majo, vizitantoj el 59 landoj povos senvize viziti la ĉinan provincon Hainan.
 
Ekde la 1-a de majo 2018 validos nova senviz-politiko por turistoj al la provinco Hainan, kiu permesos al turistoj el 59 landoj resti en Hainan dum maksimume 30 tagoj. La senviza politiko havas tri celojn: altigi la nombron de senvizaj landoj de 26 ĝis 59; longigi la daŭron de restado de 15 aŭ 21 tagoj ĝis 30 tagoj; kaj altigi la nombron de senvizaj turistoj, permesante ke ne nur grupoj, sed ankaŭ individuoj, ĝuu la senvizan restadon.
 
– Mediprotekta agado transformas rubaĵon per arto.
 
Ĉu neuzeblaj objektoj vere estas "senutilaj"? Iuj artistoj eble senhezite respondas "ne". Por ili kaj la grandaj, kiel neuzeblaj aŭtoj, kaj la malgrandaj, kiel uzita maĉgumo, povas esti uzataj por krei artaĵojn. Okaze de la 49-a Monda Tergloba Tago,  festata ĉiujare en la 22-a de aprilo, El Popola Ĉinio diskonigis fotojn de artaĵoj tra la mondo, kiuj estis faritaj el rubaĵo.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn