Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-05-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉinio lanĉis sateliton kiu povas esplori aerpoluadon.
– Gvidantoj de Usono kaj Korea Popol-Demokratia Respubliko renkontiĝos en Singapuro en junio.
– Mekanismo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo estas modelo de harmonia kunekzisto inter landoj kun malsamaj potencoj, politik-sistemoj kaj kulturoj.
– Prove ekfunkciis senŝofora buseto en la kampuso de Jiaotong-Universitato de Ŝanhajo.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉinio lanĉis sateliton kiu povas esplori aerpoluadon.
 
Frumatene de la 9-a de majo, Ĉinio sukcese lanĉis, el la Satelito-Lanĉa Centro de Taiyuan, sateliton GF-5 per la portoraketo Changzheng-4C. GF-5 estas la monde unua hiperspektra satelito en plenspektra segmento, kiu povas realigi ampleksan observadon de la atmosfero kaj la Tero. Ĝi plenumos funkcion, kiun aliaj ĉinaj satelitoj ne povas efike fari: priesplori regionajn aerpoluajn gasojn. Tio estas grava atingo de Ĉinio en ter-observado per hiperspektra apartigo.
 
– Gvidantoj de Usono kaj Korea Popol-Demokratia Respubliko renkontiĝos en Singapuro en junio.
 
La 10an de majo, usona prezidento Donald Trump anoncis, ke li renkontiĝos kun Kim Jong-un, gvidanto de Korea Popol-Demokratia Respubliko en la 12a de junio, en Singapuro. Trump anoncis tiun mesaĝon matene per la socia retejo Twitter. Li esprimis, ke li atendas renkontiĝi kun Kim, kaj esperas ke tiu renkontiĝo estos "speciala momento" por akceli mondan pacon.
 
– Mekanismo de Ŝanhaja Kunlabora Organizo estas modelo de harmonia kunekzisto inter landoj kun malsamaj potencoj, politik-sistemoj kaj kulturoj.
 
La urbo Qingdao de Shandong-provinco gastigos en junio la 18an Konferencon de Konsilio de Ŝtatestroj de Membrolandoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Laŭ Rashidi Alimov, ĝenerala sekretario de ŜKO, ene de la organizo ne ekzistas arbitro nek subpremo al malfortuloj, nek gajninto kaj malgajninto. Tie ekzistas nur interkonsiliĝo kaj unuanimo. "Mekanismo de ŜKO estas ekzemplo de harmonia kunekzisto inter landoj kun malsamaj potencoj, politik-sistemoj kaj kulturoj".
 
– Prove ekfunkciis senŝofora buseto en la kampuso de Jiaotong-Universitato de Ŝanhajo.
 
La 8-an de majo 2018, en la kampuso de Jiaotong-Universitato de Ŝanhajo, en Ĉinio, prove ekfunkciis senŝofora buseto kun fiksa linio. Pasaĝeroj povas skani la du-dimensian kodon ĉe busstacioj por rezervi kaj veturi la buseton. La senŝofora buseto povas aŭtomate veturi gvidate de sensiloj. Pasaĝeroj povas uzi la sistemon per diversaj kanaloj, ekzemple voko per WeChat, intertraktado per tuŝo de ekrano kaj voĉa interago.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn