Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 58
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoAntikvaj arboj estas reaperigataj per DNA el arbostumpoj;
Senkontaktaj kirurgiaj operacioj ebliĝos per akustikaj pinĉiloj;
Genomodifitaj kreskaĵoj efike purigas la aeron.

Saluton, karaj geamikoj! Nun vi aŭskultas la 58-an elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Laŭ la raportoj de la eldonaĵo Motherboard, la organizo Archangel Ancient TreeArchive plantis arbareton, konsistantan el 75 kreskaĵoj uzinte specimenojn de DNA el kvin arbostumpoj, kies aĝo atingis 3000 jarojn. Sekvojo estas la plej alta arbo surtere. Tamen por ĉi-arbareto oni prenis specimenojn de la veraj gigantoj, kiuj havis diametron ekde 9 ĝis 10 metrojn, kaj kies alteco atingis 120 metrojn. Por komparo: la plej “dika” viva arbo en la mondo estas la sekvojo “Generalo Ŝerman”, havanta diametron 7,6 metrojn.
Pli frue oni informis, ke ne eblas kloni mortintajn arbojn kaj ke por tio estas bezonataj nur vivaj trunkoj. Sed aktivuloj kreis kreskaĵojn de arboj per DNA, prenita el arbostumpoj, kaj poste kreskigis ilin en laboratorio dum 2 jaroj kaj duono.
“Ĉi arboj havas la kapablon restaŭri arbojn kaj nian ekologion per antaŭe neimagebla maniero” - diras Devid Milarĉ, la kunfondinto de ĉi movado. Liavorte, la celo de la aktivuloj estas arbarigo de regionoj, influitaj per arbohakado per arboj, kiuj kreskis antikvatempe tie, kio nun estas konata kiel Usono.
La longvivantaj arboj absorbas karbodioksidan gason el la atmosfero, akvo kaj grundo kvazaŭ spongo dum multaj jardekoj kaj estigas favoran influon al la klimato. Ĉiu ruĝa kverko povas absorbi ĝis 200-250 tunojn da karbodioksido. Sed tute ne estas evidente, ĉu la klonitaj arboj vivados same longe, kaj ili certe bezonos protekton kaj prizorgon.
Planti arbojn malnovmaniere estas longe kaj multekoste, opinias unu pli ekkompanio CO2 Revolution, kiu proponas novan metodon: planti arbojn per flugrobotoj. Paro de tiaj aparatoj povas prisemi terenon same grandan, kiel piedpilka kampo, dum 10 minutoj, dum ĉiu kreskaĵo kostos nur 0.11$.
-------
Eble jam tre baldaŭ multaj kirurgiaj operacioj iĝos “senkontaktaj”. Anstataŭ kutimajn ilojn kuracistoj ekhavos “akustikajn pinĉilojn” por manipulado ene de homkorpo. La ellaboron de ĉi-teknologio gvidas esploristoj el la Bristola Universitato.
La celo de la teamo estas ekkapabli krei ultrasonajn kampojn por manipulado de malgrandaj objektoj.
Aplikinte la novan aliron la sciencistoj kreis kompleksan “akustikan pinĉilon”, kiu konsistas el 256 malgrandegaj sonigiloj. Per ĝi eblas samtempe movi kelkajn objektojn.
La ellaboraĵo iom similas al optika pinĉilo, kiu estas uzata por kapti kaj movi malgrandajn partiklojn. Tamen por labori kun homa korpo ege pli taŭgas ultrasono. Ĝi tre facile trairas biologiajn histojn kaj jam delonge estas uzata por ultrasona esploro kaj detruo de ŝtonoj en la nefroj. Krome la akustika pinĉilo malsame de la lasera ne estas danĝera por ĉeloj.
Por demonstri, kion la sistemo povas fari, la sciencistoj alkroĉis du milimetrajn sferojn, faritajn el polistireno al fragmento de fadeno kaj per la piĉnilo enplektis ĝin en fragmenton de teksaĵo. La disponaĵo ebligas samtempe manipuli 25 tiajn ĉi sferojn, flugantajn en la aero.
Dum unu jaro la teamo adaptos akustikan pinĉilon por laboro en akvo kaj poste - en biologiaj histoj. Rezulte kuracistoj ekhavos ilon por senkontakta suturado de enaj vundoj kaj preciza livero de kuraciloj.
Laŭ opinio de britiaj fakuloj, estontece la kvanto de kirurgiaj operacioj malpligrandiĝos, kaj ili mem iĝos malpli damaĝaj. La situacion ŝanĝos frua diagnozado kaj disvolviĝo de molekula genetiko. Krome, pli kaj pli ofte kirurgojn helpos robotoj.
-------
La teamo, pri kiu komunikas la periodaĵo The Guardian, enplektis en la genaron de la planto Epipremnum aureum la kuniklan version de la geno P450 2e1. En la organismo de mamuloj ĉi geno kaŭzas produktadon de la fermento, kiu krakigas grupon de kemiaj substancoj. Pli frue ĉi geno jam estis aplikita en la DNA de kreskaĵoj, sed ne temis pri kutimaj kreskaĵoj, kiuj ofte troveblas en loĝejoj. Krome de la celata geno la sciencistoj modifis du ceterajn genojn, kiuj devas konfirmi sukceson de ĉi eksperimento.
Por ekscii, kiom efike la modifitaj kreskaĵoj purigas la aeron, oni metis ilin en fermitajn ujojn, enhavantajn kloroformon kaj benzolon. Koncentriteco de la substancoj estis mezurata dum kelkaj tagoj. La rezultoj estis komparitaj kun tiuj de aliaj ujoj, kiuj aŭ tute ne enhavis kreskaĵojn, aŭ enhavis la nemodifitajn.
La eksperimento montris, ke la kutimaj kreskaĵoj iomete malpligrandigis la koncentritecon de benzolo kaj ne influis tiun de kloroformo.
La modifitaj kreskaĵoj malpligrandigis la koncentritecon de benzolo je 75% dum ok tagoj kaj plene forigis kloroformon dum ses tagoj.
Laŭ opinio de la esploristoj, el la kreskaĵoj kun la geno P450 2e1 eblas fari parton de biologiaj filtriloj por purigi aeron. Konsiderante, ke por efika aerpurigo oni bezonas 5-10 [de kvin ĝis dek] kilogramojn da plantomaso, tia filtrilo aspektos kiel malgranda oranĝerio.
Nuntempe la teamo strebas kapabligi la kreskaĵojn forigi ankaŭ aliajn malfavorajn substancojn el la aero, ekzemple formaldehidon. Bedaŭrinde ne estas klare, ĉu eblos prezenti la ellaboraĵon en la merkato: reguligo de genaj modifoj en Eŭropo iĝas pli kaj pli strikta.
Se iuj ĉambrokreskaĵoj povas iĝi filtriloj, do la aliaj povas esti indikiloj de malpureco. En la Universitato de la Ŝtato Tennesi (Usono) progresas ellaborado de kreskaĵoj, kies folioj ŝanĝos sian koloron depende de ĉeesto de diversaj kemiaĵoj (ekzemple radono) aŭ eĉ sporoj de ŝimo.

Reaperigitaj arbospecioj estas certe mirinda afero, sed ĉu ili kongruos kun moderna ekologia sistemo? Kion vi pensas pri tio? Komentu en nia grupo Fejsbuke, sendu leterojn al la adreso interalie@muzaiko.info, kaj ĝis la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko!