Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-06-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Sukcese okazis pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la ĉina urbo Qingdao.
– La urbo Qingdao, kiu gastigis la Pintkunvenon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, estas fama pro sia biero.
– Saud-Arabio unuafoje donis stirpermesilojn al virinoj.
– Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj "La Zono kaj Vojo" povas subteni unu la alian.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Sukcese okazis pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en la ĉina urbo Qingdao.
 
En la 9-a kaj 10-a de junio okazis en la urbo Qingdao de la ĉina provinco Shandong la ĉijara pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo. En sia parolado, ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis datumojn pri la atingoj de ŜKO ekde ĝia fondiĝo antaŭ 17 jaroj. La “Ŝanhaj Spirito” konsistas de reciproka konfido, reciproka profito, egaleco, interkonsiliĝo, respekto al kultura diverseco kaj komuna disvolviĝo.
 
– La urbo Qingdao, kiu gastigis la Pintkunvenon de Ŝanhaja Kunlabora Organizo, estas fama pro sia biero.
 
Qingdao, la urbo kiu gastigis la 18-an Pintkunvenon de ŜKO estas fama pro sia loka biero. Rashid Alimov, ĝenerala sekretario de ŜKO, diris ke "Qingdao-biero estas epiteto ne nur de la urbo, sed ankaŭ de la lando. Ĝi estas konata en la tuta mondo". Fakte, la biero jam fariĝis "elektita alkoholaĵo" de ŜKO. Kaj, laŭ la "Raporto de enketo pri ĉinaj markoj kaj ŝtataj figuroj" publikigita de Ĉina Internacia Eldona Grupo, Qingdao-biero estas konata de 90% el la enketitoj eksterlande.
 
– Saud-Arabio unuafoje donis stirpermesilojn al virinoj.
 
La 4-an de junio, Ĝenerala Administracio pri Trafiko de Saud-Arabio donis stirpermesilojn al 10 virinoj, kaj tio estas la unua fojo en la historio, ke Saud-Arabio permesas stiradon al virino. Ekde la 24-a de junio, virinoj povos ŝofori en la lando.  Laŭ deklaro de la administracio, tiuj 10 virinoj antaŭe akiris stirpermesilon eksterlande, do ili ricevis permesilojn de Saud-Arabio post simpla prov-stirado kaj okul-ekzameno.

– Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj "La Zono kaj Vojo" povas subteni unu la alian.

Antaŭ kvin jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping iniciatis "La Zonon kaj Vojon", kaj la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" pozitive respondas al tiu saĝa projekto. En la pasintaj pintkunvenoj de ŜKO, ŝtatestroj de membrolandoj esprimis subtenon al la iniciato. Xu Tao, direktoro de la Esplor-Oficejo pri ŜKO sub Eŭrazia Soci-Disvolva Instituto de Disvolv-Esplora Centro de Ŝtata Konsilantaro, diris ke "Ĉinio puŝas disvolvadon de la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento. ŜKO kaj 'La Zono kaj Vojo' multe koincidas, kaj ili povas subteni unu la alian."
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.