Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-06-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Kanado, Meksiko kaj Usono kungastigos futbalan mondpokalon en 2026.
– Ĉinaj packonservaj trupoj faris minbalaadon en Libano.
– “Futbala Mondpokalo” de grandaj pandoj okazis en Ĉinio.
– Nonggang-vilaĝo de Ĉinio prosperas per birdobserva turismo.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Kanado, Meksiko kaj Usono kungastigos futbalan mondpokalon en 2026.
 
La 13an de junio, en la 68a kongreso de FIFA - Federacio Internacia de Futbalo Asocia, en Moskva Kunveno-Centro, post voĉdonado de 203 kvalifikitaj asocioj de FIFA, Kanado, Meksiko kaj Usono venkis Marokon per 134 voĉoj kontraŭ 65, kaj ricevis la rajton kune gastigi la Futbalan Mondpokalon en 2026. Tiu Mondpokalo estos la unua kungastigata de tri landoj.
 
– Ĉinaj packonservaj trupoj faris minbalaadon en Libano.
 
La 11-an de junio, laŭ postulo de la portempaj trupoj de Unuiĝintaj Nacioj en Libano, la inĝeniera taĉmento de ĉina packonserva trupo iris al la landlimo inter Libano kaj Israelo por min-balaado kaj liberigis minbaritan terenon de preskaŭ 2 000 kvadrataj metroj. Laŭ estro de Kunordiga Centro de Minbalaa Misio de UN, ĉinaj packonservaj trupoj estas la plej bona en min-balaado.  
 
– "Futbala Mondpokalo" de grandaj pandoj okazis en Ĉinio.
 
Okaze de la inaŭguro de Futbala Mondpokalo en Rusio, la Ĉina Konserva kaj Esplora Centro pri Grandaj Pandoj okazigis en sia bazo interesan futbalan ludon por 8 pandidoj, kiuj aĝas malpli ol unu jaro. La centro celas, per la ludo, diskonigi grandajn pandojn al la popoloj de la mondo, por instigi homojn engaĝiĝi en protektado de grandaj pandoj kaj konstruado de ekologia civilizacio.
 
– Nonggang-vilaĝo de Ĉinio prosperas per birdobserva turismo.
 
La ĉina vilaĝo Nonggang, ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio, estas "paradizo" por centoj da specoj de birdoj. En 2017, pli ol 8 mil homoj vizitis la vilaĝon kaj alportis al la lokanoj enspezojn de milionoj da juanoj. La granda monprofito alportita de "bird-amikoj" estas neatendita de la vilaĝanoj kaj stimulis ilian entuziasmon pri protektado de la medio. La vilaĝo komencis konstruadon de birdobserva bazo kaj multaj vilaĝanoj, kiuj antaŭe pafis kaj manĝis birdojn, nun protektas ilin.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.