Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-07-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Prezentita kapsulo por ripozo en flughaveno antaŭ enaviadiliĝo.
– Ĉina skulptisto faras skulptaĵojn pri la Futbala Mondpokalo sur juglando.
– Plenumiĝis planado de konkursejoj en Yanqing por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.
– Brilaj zebrostrioj kun artefarita inteligenteco ekfunkciis en la ĉina urbo Hangzhou.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Prezentita kapsulo por ripozo en flughaveno antaŭ enaviadiliĝo.
 
Estis prezentita kapsulo, kiu povas esti instalita en publikaj lokoj, inkluzive de flughavenoj, stacidomoj kaj bazaroj por esti luitaj kiel privata ripozejo. En ĉiu kapsulo estas seĝo kiu povas ŝanĝiĝi al lito, libera kaj rapida vifio, klimatizilo, aerpurigilo kaj kontaktingo. Krome, pakaĵoj kaj personaj posedaĵoj povas esti metitaj en ĝi, kaj informoj pri enaviadiliĝo estas sendataj al la kapsulo. Ĝi estos provuzata ankoraŭ ĉijare en kelkaj eŭropaj flughavenoj.
 
– Ĉina skulptisto faras skulptaĵojn pri la Futbala Mondpokalo sur juglando.
 
Okazas en Rusio la matĉoj de ĉi jara futbala Mond-Pokalo. Por memori la grandan futbalan festenon, Liu Jun, skulptisto kaj futbalŝatanto el Zoucheng-urbo de Shandong-provinco, kiu ofte spektas mondpokalajn matĉojn nokte, versimile skulptis sur juglando en grandeco de 1-juana monero la scenon, kiam ses ludistoj konkuras por ŝoti. Per la manoj de la skulptisto, eta mondpokalo estas vive prezentata kaj daŭre restas sur juglando.
 
– Plenumiĝis planado de konkursejoj en Yanqing por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj.
 
Laŭ informo el Pekina Oficejo pri Gravaj Projektoj, finiĝis la planado kaj desegnado de konkursejoj en Yanqing-distrikto por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj, en 2022. Nun okazas ilia konstruado. Antaŭ la fino de tiu ĉi jaro, estos plenumitaj 50% de la centro por alpa skiado kaj 35% de la centro por sledado. Fine de 2019, la centro por alpa skiado atingos la normojn postulatajn de Internacia Olimpika Komitato por okazigo de antaŭ-olimpikaj konkursoj.
 
– Brilaj zebrostrioj kun artefarita inteligenteco ekfunkciis en la ĉina urbo Hangzhou. 
 
En Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina provinco Zhejiang, estis instalitaj brilaj zebrostrioj por altigi sekurecon de piedirantoj en malfortaj lumkondiĉoj. Ĉe la du flankoj de la zebrostrioj estas lampoj por atentigi ŝoforojn. La lampoj aŭtomate ŝaltiĝas ne nur nokte, sed ankaŭ okaze de alispecaj kondiĉoj kiel ekzemple dum pluva aŭ nebulega tago. La lampoj aŭtomate malŝaltiĝas post foriro de piedirantoj. Krome, ĉe la zebrostrioj estis instalitaj sentiloj kun artefarita inteligenteco, kiuj povas aŭtomate analizi la trafikan situacion kaj agordigi la lumigan sistemon.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn