Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-07-17
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Diversaj flankoj timas pri longa daŭro de komerca milito inter Ĉinio kaj Usono.
– Raporto pri Mola Povo 2018 atestas kreskon de internacia graveco de Ĉinio.
– Urbestro de Ĉikago deklaris, ke kunlaboro kun Ĉinio en nuna situacio estas gravega.
– Senditoj al Monda Organizaĵo pri Komerco atendas gvidan rolon de Ĉinio en multflanka komerca sistemo.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Diversaj flankoj timas pri longa daŭro de komerca milito inter Ĉinio kaj Usono.
 
La 6an de julio Usono komencis altigi tarifojn, je 25%, por la unuaj ĉinaj produktaĵoj kun valoro de 34 miliardoj da usonaj dolaroj. Reage al tio Ĉinio ankaŭ altigis tarifojn de usonaj produktaĵoj samvaloraj, same je 25%. Diversaj flankoj timas, ke la komerca milito daŭros longan tempon, kaj tio estos malbone por la monda ekonomio.
 
– Raporto pri Mola Povo 2018 atestas kreskon de internacia graveco de Ĉinio.
 
Laŭ ĉijara Esplora Raporto pri Monde Mola Povo, Britio estas la lando kun plej granda molpova influo, dum Ĉinio aperas en la 27-a pozicio kaj jam de kvar sinsekvaj jaroj estas inter la 30 molpove plej influaj landoj. La raporto estis kreita surbaze de statistikoj pri registaro, kulturo, edukado, internacia influo, entreprenado kaj ciferecigo, kaj de la rezulto de enketo pri tutmondaj opinioj. La raporto aparte substrekis, ke la nombro de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO en Ĉinio estas nekomparebla. Krome, Ĉinio forte subtenas novigon, kaj lokaj teknologiaj kompanioj akiris vastan rekonon en la mondo.
 
– Urbestro de Ĉikago deklaris, ke kunlaboro kun Ĉinio en nuna situacio estas gravega.
 
La 11an de julio okazis “Forumo pri investo kaj kunlaboro inter ĉinaj urboj kaj usona Ĉikago” en Pekino. Rahm Emanuel, urbestro de Ĉikago, diris en la forumo, ke dum la 5-jara kunlaboro kun ĉinaj urboj, la komerca sumo inter Ĉikago kaj Ĉinio duobliĝis. Li opinias, ke kvankam nun okazas komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono, ni ne povas ignori kunlaboron por havi pli da ŝancoj.
 
– Senditoj al Monda Organizaĵo pri Komerco atendas gvidan rolon de Ĉinio en multflanka komerca sistemo.
 
En la 11-a de julio, okazis la sepa revizio pri komerca politiko de Monda Organizaĵo pri Komerco por Ĉinio. Pluraj senditoj laŭdis la ekonomian kreskon de Ĉinio dum sinsekvaj jaroj, kaj esperas ke Pekino ludos gvidan rolon en la organizo. Ambasadoro de Eŭropa Unio al Monda Organizaĵo pri Komerco, Marc Vanheukelen, rimarkigis la fortan kreskon de ĉina ekonomio kaj la fakton, ke ĝi leviĝis de malriĉa lando al lando de meznivela enspezo.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn