Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-07-26
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn.
– Laŭ internacia Mona Fonduso, la plej grandaj unuflankaj komercaj rimedoj de Usono kaŭzas venĝadon en la monda komerco.
– Ĉina ĉefministro Li Keqiang deklaris, ke rilataj departementoj devas akceli la efektivigon de gravaj politikoj pri medikamentoj.
– Ambasadoro de Sud-Afriko en Ĉinio rakontis pri la rilatoj inter ambaŭ landoj.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn.
 
Matene de la 19-a de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan atingis Abudabion, ĉefurbo de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. Nome de la ĉinaj registaro kaj popolo, Xi esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la registaro kaj popolo de UAE, la unua lando, kiun li vizitis post sia reprezidantiĝo. Tio montras la atenton de Ĉinio al la rilatoj kun UAE.
 
– Laŭ internacia Mona Fonduso, la plej grandaj unuflankaj komercaj rimedoj de Usono kaŭzas venĝadon en la monda komerco.
 
La 16-an de julio, Internacia Mona Fonduso publikigis novan raporton pri perspektivo de la monda ekonomio. Laŭ ĝia antaŭkalkulo, la kreskado de la monda ekonomio en 2018 kaj 2019 estos 3.9%. La raporto menciis, ke multiĝas riskoj de kreskado de la monda ekonomio, kaj la politikoj pri altigo de tarifoj anoncitaj kaj efektivigotaj de Usono povas malhelpi la reboniĝon de la monda ekonomio. Dum la lastaj monatoj, Usono faris komercajn agojn kiuj influas multajn landojn. IMF opinias, ke multflanka kunlaboro estas la ŝlosilo por trakti translandajn defiojn.
 
– Ĉina ĉefministro Li Keqiang deklaris, ke rilataj departementoj devas akceli la efektivigon de gravaj politikoj pri medikamentoj.
 
La ĉina filmo titolita "Vivi  ĉe mortsojlo", pri kuraca prizorgo, vekis varman diskuton. Pro tio, ĉina ĉefministro Li Keqiang postulis, ke rilataj departementoj rapidigu efektivigon de koncernaj rimedoj, kiel provizado kaj prez-malaltigo de medikamentoj kontraŭ kancero. En aprilo kaj junio de la kuranta jaro, Li Keqiang prezidis du kunvenojn de la Ŝtata Konsilantaro, kiuj decidis nuligi tarifon por importitaj medikamentoj kontraŭ kancero kaj stimuli importadon de novaj kuraciloj, akceli ekzamenon kaj aprobon de novaj drogoj kiuj estas jam vendataj eksterlande, efektivigi rimedojn pri prez-malaltigo de kontraŭkanceraj medikamentoj kaj altigi provizadon de tiuj, kiuj malabundas.
 
– Ambasadoro de Sud-Afriko en Ĉinio rakontis pri la rilatoj inter ambaŭ landoj.
 
Okaze de vizito de ĉina prezidanto Xi jinping al Sud-Afriko por partopreni en la 10-a Renkontiĝo de Gvidantoj de BRICS-landoj, kaj de la memorfesto pri la 20-a datreveno de stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko, Dolana Msimang, ambasadoro de Sud-Afriko en Ĉinio, rakontis pri Ĉinio en siaj okuloj kaj pri Sud-Afriko kaj Ĉinio. Ŝi deklaris, ke dum la lastaj 20 jaroj rilatoj inter ambaŭ landoj rapide disvolviĝis al strategia partnereco, kaj poste al la nuna ampleksa strategia partnereco. Kaj estas starigita la unua mekanismo por kultura interŝanĝo inter altranguloj de Ĉinio kaj afrikaj landoj.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn