Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-07-31
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Okazis pintkunveno de BRICS-landoj en Sud-Afriko.
– Lanĉitaj likvaj okulvitroj por mildigi veturmalsanon.
– Ĉina erudiciulo Shen Minggao deklaris, ke Ĉinio ne ripetos la eraron en komerca milito kontraŭ Usono.
– Grandrapida trajno de Ĉinio eniros en novan epokon de aŭtomata veturado.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Okazis pintkunveno de BRICS-landoj en Sud-Afriko.

Inter la 25a kaj la 27a de julio, en Johanesburgo de Sud-Afriko, okazis la 10a Pintkunveno de Gvidantoj de BRICS-landoj. La temo de ĉifoja pintkunveno estis “BRICS-landoj en Afriko: Kunlaboro por Inkluziva Kresko kaj Komuna Prospero en la Kvara Industria Revolucio”. La novaĵ-retejo News24 de Sud-Afriko raportis, ke kiel gastiganto, prezidento de Sud-Afriko Cyril Ramaphosa esprimis en la 26a de julio, dum la renkontiĝo, ke BRICS-landoj devas fari praktikan kaj efikan agadon por prepari “la mirindan novan epokon de teknologio” alportotan de la kvara industria revolucio.

– Lanĉitaj likvaj okulvitroj por mildigi veturmalsanon.

Franca aŭto-fabrikanto Citroën disvolvis la okulvitrojn Seetroën, kiuj povas forigi simptomojn de vertiĝo pro veturo en nur 10 minutoj. Eĉ pli mirinde, post tiuj 10 minutoj oni ne plu suferos veturmalsanon, eĉ post demeto de la okulvitroj. Veturmalsanon post kiam la cerbo ricevas konfliktan signalon el okuloj kaj internaj oreloj. Blua likvaĵo en plastaj kadroj de la okulvitroj rekreas horizontalan linion por forigi la konfliktan signalon.

– Ĉina erudiciulo Shen Minggao deklaris, ke Ĉinio ne ripetos la eraron en komerca milito kontraŭ Usono.

La komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono memorigis homojn pri la komerca milito inter Japanio kaj Usono inter 1960-aj kaj 1990-aj jaroj. Ĝi estis unu el la ĉefaj kaŭzoj de la fino de rapida kreskado de japana ekonomio. Ĉu la samo okazos al Ĉinio? Laŭ Shen Minggao, vic-profesoro de Ĉina Centro por Ekonomia Esploro de Pekina Universitato, Ĉinio havas sufiĉajn rimedojn por tion eviti: ĝi povas lerni de la sperto de Japanio, ĝi havas grandegan potencialan forton de konsumado kaj povas stimuli enlandan konsumadon.

– Grandrapida trajno de Ĉinio eniros en novan epokon de aŭtomata veturado.

 Antaŭ ne longe finiĝis surloka testado de aŭtomat-vetura sistemo por grandrapidaj trajnoj kun rapideco de 350 kilometroj pohore. Laŭ Doktoro Jiang Ming, vic-ĝenerala inĝeniero de la instituto de Ĉina Kompanio pri Fervojaj Signaloj kaj Komunikado, “eĉ dum tago kun densa nebulo aŭ pluvego, kiam maŝinisto vidas nenion antaŭe, la ssitemo povas kolekti informojn el ekstero kaj garantii, ke la trajno sekure veturas, ne superas permesitan rapidon nek transpasas la permesitan fin-punkton.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn