Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-08-15
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Germana urbeto fariĝas transporta nodo de Eŭropo danke al “La Zono kaj Vojo”.
– Temperaturo en norda poluso atingis 30 celsiajn gradojn!
– Kulturaj interŝanĝoj estas utilaj por disvolvo de BRICS-landoj.
– Ĉina Ministerio pri Edukado estigis favoran politikon por eksterlandaj studentoj.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Germana urbeto fariĝas transporta nodo de Eŭropo danke al “La Zono kaj Vojo”.
Laŭ la angla ĵurnalo The Guardian, dum granda parto de la 20-a jarcento, Duisburgo, urbeto de ŝtalo kaj karbo en industria regiono de okcidenta Germanio, estis kovrita de fumo kaj polvo. Nuntempe, ĉiusemajne ĉirkaŭ 30 ĉinaj trajnoj atingas la urbon. Danke al la ĉina iniciato “La Zono kaj Vojo”, la urbeto fariĝas kerna transporta nodo de Eŭropo: nuntempe, 80% de la trajnoj el Ĉinio havas Duisburgon kiel unua haltejo en Eŭropo.
– Temperaturo en norda poluso atingis 30 celsiajn gradojn!
Laŭ Ĉina Nacia Klimata Centro, iuj meteologiaj stacioj en norda poluso registris temperaturojn pli altajn ol 30℃, kaj dum sinsekvaj tri tagoj estis registritaj la plej altaj averaĝaj temperaturoj en la historio. Inter ili, en Norvegio kaj Finnlando estis respektive 33.5℃ kaj 33.4℃. La vic-ĝenerala sekretario de Monda Organizaĵo pri Meteologio, Elena Manaenkova diris, ke 2018 estas unu el la plej varmaj jaroj jam registritaj.
 
– Kulturaj interŝanĝoj estas utilaj por disvolvo de BRICS-landoj.
 
Laŭ Prof. B. R. Deepak, de la Esplora Centro pri Ĉinio kaj Sud-orienta Azio de hinda Universitato Jawaharlal Nehru deklaris, ke kulturaj interŝanĝoj inter BRICS-landoj povas stimuli komunan disvolviĝon en diversaj kampoj. Ekzemple: pri edukado, kunligo de BRICS-landaj universitatoj estas grava mekanismo. BRICS-landoj interrekonas akademiajn kvalifikojn kaj profesiajn titolojn por ambaŭflanka interŝanĝo de studentoj.
 
– Ĉina Ministerio pri Edukado estigis favoran politikon por eksterlandaj studentoj.
 
Lastatempe, ĉina Ministerio pri Edukado estigis novan politikon favore al eksterlandaj studentoj: la ĉina registaro ekpermesas eksterlandajn studentojn en Pekino kaj Ŝanhajo fari part-tempan laboron aŭ praktikan laboron senrilatan al siaj universitataj taskoj. Ili ankaŭ povos resti en Ĉinio dum du jaroj post diplomiĝo. Nuntempe, la plej granda nombro de eksterlandaj studentoj en Ĉinio venas el Korea Respubliko. Rangas en la dua pozicio usonaj kaj tajlandaj studentoj, kaj ilin sekvas tiuj el Pakistano kaj Hindio. Pro la kreskanta malfermeco de Ĉinio, ĉiujare miloj da eksterlandaj studentoj venas al Ĉinio.
 
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn