Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-08-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Google povas ĉiam lokalizi siajn uzantojn.
– Ĉinaj turistoj popularigas poŝtelefonan pagon en multaj landoj.
– Fera kamelaro sur la silka vojo.

– Ĉinio unuafoje gastigis Mondan Kongreson de Filozofio.
 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Google povas ĉiam lokalizi siajn uzantojn.
 
Google, per mastrumsistemo Android aŭ tiu de Apple, petas permeson de uzanto antaŭ ol akiri lian lokalizon. Post permeso, ĝi registras la agadon kaj pozicion de la uzantoj. Esploro de Associated Press, tamen, montris ke ĝi daŭre sekvas vian pozicion post malŝalto de la lokaliza funkcio. Krom google-mapo, ĝiaj apoj pri klimato kaj kalendaro daŭre registras la pozicion de uzantoj. Tiu konstato kaŭzis maltrankvilon pri protektado de privateco. Laŭ kritikistoj, tiuj informoj estas utilaj por analizo de reklamistoj kaj alportas al Google grandan enspezon.
 
– Ĉinaj turistoj popularigas poŝtelefonan pagon en multaj landoj.
 
Laŭ statistikoj de ĉina kompanio Alipay, ĉi-jara somera turismado de ĉinoj eksterlande kontribuis por populariĝo de poŝtelefona pago en diversaj landoj. Ĉi-somere poŝtelefona pago populariĝis ĉefe en Eŭropo kaj Aŭstralio. Ĉar nun ĉinaj turistoj pli kaj pli ŝatas vojaĝi malproksimen, tio igas komercistojn en tiuj kontinentoj interesiĝi pri tia pagmaniero. Surbaze de populariĝo de poŝtelefona pagado, Alipay prognozas, ke en la venontaj 5 jaroj, ĉinoj povos "senmonuje" viziti la plej famajn turismejojn eksterlande.
 
– Fera kamelaro sur la silka vojo.
 
La 18an de novembro 2014, la unua "Yiwu-Xinjiang-Eŭropa" trajno kun 82 konteneroj ekveturis de la urbo Yiwu en la provinco Zhejiang, Ĉinio. Ĝi veturis okcidenten tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio, Pollando, Germanio, Francio kaj finfine atingis Madridon de Hispanio. Post 3-jara funkciado, nuna "Yiwu-Madrida" trajno kuras dufoje semajne, estas la plej longa kargotransporta fervoja linio en la mondo kaj transiras preskaŭ la tutan eŭrop-azian kontinenton. En la 18a de januaro 2017, kiam "Yiwu-Londona" trajno atingis stacion de Londono, BBC esprimis miron pri tio, ke “Ĉinio refoje malfermis la antikvan Silkan Vojon per moderna teknologio!"
 
– Ĉinio unuafoje gastigis Mondan Kongreson de Filozofio.
 
De la 13a ĝis la 20-a de aŭgusto, la 24a Monda Kongreso de Filozofio okazis en Pekino, kunorganizita de Internacia Federacio de Filozofiaj Societoj kaj Pekina Universitato. Partoprenis en la kongreso pli ol 6,000 homoj el 121 landoj kaj regionoj de la mondo. En ĉi tiu kongreso, ĉinaj filozofio kaj kulturo unuafoje fariĝis la baza akademia kadro, kun la temo "Lerni por esti homo".
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn