Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-10-25
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉinio planas lanĉi "artefaritan lunon" por anstataŭigi surstratajn lanternojn.
– Ĉina Internacia Importa Ekspozicio alportos novan ŝancon por disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.
– Oksforda Angla Vortaro adoptis la ĉin-stilan tradukon "add oil" por "klopodu".
– En Ĉinio, legomoj kreskas en sal-alkala grundo.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉinio planas lanĉi “artefaritan lunon” por anstataŭigi surstratajn lanternojn.

En la ĉina urbo Chengdu, oni planas lanĉi “artefaritan lunon” en 2020, por reflekti sunlumon de la spaco al la tero, kaj anstataŭigi surstratajn lanternojn en la urbo. Tiu artefarita satelito povos lumigi areon kun diametro inter 10 kaj 80 kilometroj per reflektado de la sunlumo. Laŭ Wu Chunfeng, direktoro de la Instituto pri Sistema Teorio en la nova distrikto Tianfu de Chengdu, rilata eksperimento jam komenciĝis antaŭ kelkaj jaroj, kaj nun la tekniko estas matura. Per tiu “artefarita luno”, la urbo esperas ŝpari lumigan elspezon kaj samtempe allogi turistojn.
 
– Ĉina Internacia Importa Ekspozicio alportos novan ŝancon por disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.
 
Richard Burn, supera oficisto pri ĉina komerco de Brita Departemento por Internacia Komerco, deklaris ke Britio ĝojas esti unu el la ĉefaj gastoj en ĈIIE. Princo Andreo, Duko de Jorko, kaj Liam Fox, ŝtata sekretario pri internacia komerco, gvidos la britan delegacion al Ŝanhajo. La brita salono en la ekspozicio prezentos ŝlosilajn kompaniojn pri medicino kaj vivosciencoj, financoj kaj fakaj servoj, edukado, krea industrio, AI kaj granda datumaro. Krom ŝtata salono, multaj britaj kompanioj havos propran budon.
 
– Oksforda Angla Vortaro adoptis la ĉin-stilan tradukon "add oil" por "klopodu".
 
Multaj ĉinoj ofte diras "jia you" por esprimi "kuraĝon", kaj en la kantona dialekto oni diras "ga yau". Pli frue, la esprimo ofte estis laŭvorte tradukita en la anglan lingvon kiel "add oil", esperante "aldonu oleon". Rezulte, anglalingvaj parolantoj kun alia kultura fono ne sukcesis kompreni ĝin, sed nun la plej freŝa versio de Oksforda Angla Vortaro jam adoptis ĉi-tiun ĉin-stilan esprimon. En Hongkongo multaj homoj babilas ĉine kaj angle kaj ili ankaŭ uzas la esprimon "add oil". Laŭ raporto de BBC, tajpi ĉi-tiujn du anglajn vortojn estas pli simple, kaj tio eble estas unu el la kialoj de la adopto de la traduko.
 
– En Ĉinio, legomoj kreskas en sal-alkala grundo.
 
Danke al scienco kaj tekniko, la sal-alkala grundo fariĝis fruktodona agro. Tio estas parto de plano por vilaĝa prospero farita de Shandong-a Agrikultura Universitato. Abundas sal-alkala grundo, antaŭe nekultivebla, en Shandong-provinco ĉe Bohai-Maro. Por ke plantoj kresku tie, oni devas unue elimini salon. Chen Weifeng, profesoro de Kolegio pri Resursoj kaj Medio sub Shandong-a Agrikultura Universitato, dezajnis subteran tubon por dreni kaj forigi salecon. La rimedo altigas je 25% eligon de saleco, kaj produktokvanton de greno je 15%. Nun la tekniko disvastiĝas ĉe flavrivera delto.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn