Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-11-23
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtataferan viziton al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj.
– Ĉinio klopodas por progreso de APEK kaj Azi-Pacifiko.
– Fotoekspozicio "Bela Papu-Nov-Gvineo, Bela Ĉinio" inaŭguriĝis en Portmoresbo.
– Ĉefa plenuma oficisto de Google deklaris ke scienco kaj tekniko ne povas solvi problemojn de la homaro.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtataferan viziton al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj.
 
Inter la 15-a kaj la 21-a de novembro, ĉina prezidanto Xi Jinping, Invitita de Bob Dadae, ĝenerala guberniestro de Papu-Nov-Gvineo, Peter O'Neill, ĉefministro de la lando, Hassanal Bolkiah, estro de sultanlando de Brunejo, kaj Rodrigo Duterte, prezidento de Filipinoj, faris ŝtataferan viziton al tiuj tri landoj. Homoj el diversaj rondoj atentis pri la vizito kaj esperas, ke tio kontribuos por plifortigi kunlaborojn inter Ĉinio kaj tiuj landoj.
 
– Ĉinio klopodas por progreso de APEK kaj Azi-Pacifiko.
 
La 17-an kaj 18-an de novembro en Portmoresbo, Papu-Nov-Gvineo, okazis la 26-a Neoficiala Kunveno de Gvidantoj de APEK -- Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kiun partoprenis ĉina prezidanto Xi Jinping. Fakuloj el pluraj APEK-landoj esprimis subtenon al ĉina agado kontraŭ protektismo kaj subtene al multflankismo. Ili kredas ke Ĉinio povas multe kontribui por la progreso de APEK kaj Azi-Pacifikaj landoj.
 
– Fotoekspozicio "Bela Papu-Nov-Gvineo, Bela Ĉinio" inaŭguriĝis en Portmoresbo.
 
La 12-an de novembro en Universitato de Papu-Nov-Gvineo, en Portmoresbo, inaŭguriĝis fotoekspozicio "Bela Papu-Nov-Gvineo, Bela Ĉinio", kune aranĝita de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Ĉina Ambasadejo en Papu-Nov-Gvineo kaj Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj gastigita de la redakcio de la gazeto Ĉina Bildo kaj Universitato de Papu-Nov-Gvineo. La inaŭguran ceremonion de la fotoekspozicio ĉeestis pli ol 100 ĉinaj kaj alilandaj gastoj.
 
– Ĉefa plenuma oficisto de Google deklaris ke scienco kaj tekniko ne povas solvi problemojn de la homaro.
 
La ĉefa plenuma oficisto de Google, Sundar Pichai, dum intervjuo al la ĵurnalo The New York Times , deklaris ke “estas naiva la ideo, ke scienco kaj tekniko povos solvi problemojn de la homaro”. Li klarigis, ke “scienco kaj tekniko ja estas puŝilo, tamen la homaro devas mem solvi siajn aferojn”. Laŭ li, “ni ĉiuj tro dependas de tekniko por solvi problemojn. Simple sekvi la gvidon de tekniko ankaŭ povas kaŭzi diversajn problemojn”.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn