Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-12-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Gvidantoj de Ĉinio kaj Usono atingis gravan interkonsenton dum kunsido en Bonaero.
– Provfunkcias Konfucea Muzeo en Ĉinio.
– 27 EU-gvidantoj subskribis interkonsenton pri Briteliro.
– La usona sondilo InSight atingis Marson kaj sendis foton.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Gvidantoj de Ĉinio kaj Usono atingis gravan interkonsenton dum kunsido en Bonaero.
 
Vespere de la unua de Decembro en Bonaero, ĉefurbo de Argentino, ĉina prezidanto Xi Jinping vespermanĝis kaj kunsidis kun sia usona paralelulo Donald Trump, kaj ili atingis gravan interkonsenton pri la komercaj demandoj inter ambaŭ landoj. Ili vojaĝis al Bonaero por la ĉijara Kunveno de Grupo 20, kaj profitis la okazon por aparte trakti tiun gravan demandon.
 
– Provfunkcias Konfucea Muzeo en Ĉinio.
 
En la 26-a de novembro, ekprovfunkciis Konfucea Muzeo, kies konstruado daŭris kvin jarojn, en la urbo Qufu de Shandong-provinco, hejmurbo de Konfuceo. Pli ol 2000 kulturaj restaĵoj estis translokigitaj el Arkivejo en Konfucea Domego al la muzeo. Poste, aliaj pli ol 690 mil kulturaj restaĵoj estos transportitaj, iom post iom, al la muzeo.
 
– 27 EU-gvidantoj subskribis interkonsenton pri Briteliro.
 
La 25an de novembro, prezidanto de Eŭropa Konsilio, Donald Tusk, deklaris, ke dum EU-pintkunveno en Bruselo, 27 gvidantoj de EU-ŝtatoj ĉiuj konsentis kaj subskribis la projekton de interkonsento pri brita retiriĝo el EU, kaj pli diskutis pri la rilatoj inter Eŭropa Unio kaj Britio en estonteco. Brita ĉefministro, Theresa May, verkis publikan leteron al la brita popolo, kun la promeso, ke Britio havos “brilan estontecon” post la retiriĝo.
 
– La usona sondilo InSight atingis Marson kaj sendis foton.
 
Post 7-monata flugado, la usona spacveturilo InSight surmarsiĝis la 26an de novembro. “Hodiaŭ, ni sukcese plenumis la 8an surmarsiĝon en la homara historio,”diris Jim Bridenstine, ĉefo de NASA. "InSight esploros la internon de Marso kaj donos al ni valorajn sciojn por ke ni sendu kosmonaŭtojn al Luno kaj Marso.”
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn