Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-12-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉina lingvo populariĝas en Portugalio.
– Prezidanto de la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN laŭdis agadon de Ĉinio kontraŭ klimata ŝanĝo.
– UN alvokas tutmondan agadon kontraŭ plastaj rubaĵoj.
– Ĝenerala direktoro de Organizaĵo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de UN parolis pri mildigo de malriĉeco en Ĉinio. 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉina lingvo populariĝas en Portugalio.
 
En Aveiro, Portugalio, kursoj pri la ĉina lingvo ekzistas ekde julio 2013. En elementaj lernejoj de la urboj São João da Madeira, Espinho kaj Estarreja, la nombro de lernantoj de la ĉina lingvo jam kreskis al ĉirkaŭ 2 200. La ĉina jam fariĝis deviga lernobjekto por lernantoj en la 3-a kaj 4-a lernojaroj de ĉiuj publikaj elementaj lernejoj de la tri urboj. Samtempe, multe kreskas la nombro de lernantoj pri la ĉina lingvo en la Konfucea Instituto sub la Universitato de Aveiro.
 
– Prezidanto de la 73-a Ĝenerala Asembleo de UN laŭdis agadon de Ĉinio kontraŭ klimata ŝanĝo.
 
María Fernanda Espinosa, prezidanto de la 73a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, antaŭ kelkaj tagoj, dum intervjuo al raportisto de Xinhua-novaĵagentejo, diris, ke investado de Ĉinio kontraŭ klimata ŝanĝo profunde impresis ŝin, kaj Ĉinio efektivigis rilatajn celojn tri jaroj pli frue ol la limdato. Laŭ ŝi, "la komplementaj celoj de Ĉinio pri klimata agado kaj ekonomia disvolviĝo povas instigi aliajn landojn krei daŭripovan kaj prosperan estontecon."
 
– UN alvokas tutmondan agadon kontraŭ plastaj rubaĵoj.
 
Unuiĝintaj Nacioj anoncis agadon kontraŭ plastaĵa poluado en la mondo. Ĝi celas: unue, malmultigi plastajn rubaĵojn en UN-sistemo; kaj due, kunlabori kun UN-membroj kaj UN-organizoj por konsciigi homojn tra la tuta mondo. Ĉirkaŭ 80% de la plastaĵoj uzitaj por unua fojo finfine iras maren, kaj laŭ kalkulo, ĝis la jaro 2050, la maro havos pli da plastaĵoj ol fiŝoj.
 
– Ĝenerala direktoro de Organizaĵo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de UN parolis pri mildigo de malriĉeco en Ĉinio.
 
José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de Organizaĵo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj, alte taksas la reformon kaj pordomalfermon de Ĉinio kaj deklaris, ke tio havas grandan signifon por garantio de nutraĵa sekureco de la mondo. Li diris, ke dum la pasintaj jaroj, Ĉinio helpis kelkdek milionojn da homoj forlasi malriĉecon, kaj tiel donis grandan kontribuon al la celo pri forigo de malsato. Li ankaŭ substrekis, ke en la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio ne nur satigis sian popolon, sed ankaŭ, pere de sud-suda kunlaboro, helpis aliajn landojn, precipe afrikajn, kie klimata ŝanĝiĝo minacas rizproduktadon.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn