Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2018-12-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
 
– Ĉu Ĉinio fariĝos la ĉefa lando pri vintraj sportoj?
– Reduktado de gas-ellasado en Ĉinio ricevis laŭdojn dum la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, okazinta en Pollando.
– Okazis en Nankino publika funebra ceremonio por viktimoj de Nankina Masakro.
– La sondilo Chang'e-4 survojas al la dorsoflanko de la luno. 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉu Ĉinio fariĝos la ĉefa lando pri vintraj sportoj?
 
Pekino gastigos Vintrajn Olimpikojn en 2022, kaj ĝis tiam la lando havos 300 milionojn da ŝatantoj de vintraj sportoj, pli ol 800 bazojn de vintraj sportoj kaj 600 sketejojn. "Ĉinio jam estas la lando kun plej multe da skiejoj", diris trejnisto pri skiado el Svislando. Samtempe, la kvalito de ĉinaj skiejoj ankaŭ pliboniĝas. Chongli, unu el la lokoj por la Vintraj Olimpikoj 2022, nun konstruas skiejojn kaj hotelojn. Ĉinaj ski-ŝatantoj pli kaj pli multiĝas dum la lastaj jaroj: de preskaŭ nulo ĝis pli ol 12 milionoj!
 
– Reduktado de gas-ellasado en Ĉinio ricevis laŭdojn dum la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo, okazinta en Pollando.
 
Dum la 24-a Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en la pola urbo Katowice, multaj partoprenantoj deklaris, ke la penado kaj atingoj de Ĉinio en traktado de klimata ŝanĝo estas impresaj, kaj ĝiaj agadoj multe antaŭenpuŝas la mondan agadon en tiu kampo. Niklas Hagelberg el Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj diris, ke Ĉinio multe progresis en ellas-reduktado kaj ludos pli kaj pli gravan rolon tiu-flanke.
 
– Okazis en Nankino publika funebra ceremonio por viktimoj de Nankina Masakro.
 
La 13-a de decembro 2018 estis la 5a nacia publika funebra tago por viktimoj de Nankina Masakro. La funebra ceremonio okazis en Memorigejo por Viktimoj de Nankina Masakro fare de japanaj invadintoj. En la 13-a de decembro 1937, japana armeo okupis Nankinon, kaj poste faris masakron dum pli ol 40 tagoj. La viktimoj estis ĉirkaŭ 300,000 homoj.
 
– La sondilo Chang'e-4 survojas al la dorsoflanko de la luno. 
 
La 8-an de decembro, Ĉinio lanĉis la sondilon Chang'e-4, per la transporta raketo Changzheng-3B, el Xichang-a Satelit-lanĉa Centro. Lun-esplora projekto de Ĉinio celas unue, pere de robotoj fondi senhoman esplorejon sur la luno; due, veturigi homon sur la lunon; kaj trie, fondi esplorbazon homloĝatan. Chang'e-4 unuafoje surluniĝos en la dorsoflanko de la luno, kaj lanĉos senhoman lunan veturilon. Tiu misio estas multe pli malfacila ol la pasintaj.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn