Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Ĉinoj festis la 40-jariĝon de lanĉo de Reformo kaj Pordmalfermo.
– Post unutaga prokrasto, finfine venis pozitiva rezulto de la Konferenco pri Klimata Ŝanĝo en Katowice.
– 10 eksterlandanoj estis premiitaj per “amikeca medalo por ĉina reformo”.
– De monbileto al poŝtelefono: kiel ŝanĝiĝas la pagkutimo de ĉinoj?
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
– Ĉinoj festis la 40-jariĝon de lanĉo de Reformo kaj Pordmalfermo.
Matene de la 18-a de decembro okazis en la Popola Halo, en Pekino, ceremonio por festi la 40-an datrevenon de lanĉo de reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio. En la ceremonio, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj aliaj gvidantoj donis premiojn al 100 homoj, inkluzive de Yu Min, honorigitaj kiel "pioniroj de reformado", kaj donis "amikecan medalon por ĉina reformado" al 10 fremdlandanoj, inkluzive de Alain Mérieux.
– Post unutaga prokrasto, finfine venis pozitiva rezulto de la Konferenco pri Klimata Ŝanĝo en Katowice.
La 15-an de decembro finiĝis la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo en Katowice, Pollando. La konferenco laŭplane finiĝus en la 14-a de decembro, sed pro multaj diverĝoj inter pluraj flankoj, la teksto de la rezolucio ne povis esti ĝustatempe finplenumita. António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, dufoje venis al Katowice en du semajnoj por ĉeesti diskutadon de la konferenco. Li taksas la detalan efektivigon de Pariza Interkonsento, aprobita de la konferenco, kiel fundamento de la nova progreso por agado kontraŭ klimata ŝanĝo.
– 10 eksterlandanoj estis premiitaj per “amikeca medalo por ĉina reformo”.
La 18-an de decembro okazis en Pekino ceremonio por festi la 40-an datrevenon de lanĉo de reformo kaj pordomalfermo de Ĉinio. En la ceremonio, sume 10 fremdlandanoj ricevis "amikecan medalon por ĉina reformo".
– De monbileto al poŝtelefono: kiel ŝanĝiĝas la pagkutimo de ĉinoj?
Nuntempe, pro la apero kaj disvastiĝo de poŝtelefona pago, ĉinoj ne plu iras surstrate kun monplenega monujo: ĉinoj disvastigas poŝtelefonan pagon al la tuta mondo. Ĝis nun kreditkarto kaj ĉeko daŭre estas la ĉefaj pagmanieroj en okcidentaj landoj. Tamen en Ĉinio, la unua kreditkarto estis lanĉita nur en 1985, kaj nuntempe nur triono de la ĉinoj posedas kreditan karton. Pro manko de la kutimo pagi per kreditkarto aŭ ĉeko, ĉinoj rapide alkutimiĝis al poŝtelefona pago.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn |