Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-01-04
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto al du UN-buĝetoj.
– La navig-satelita sistemo Beidou nun funkcias en la tuta mondo.
– Ĉina manĝaĵo fariĝis nova kristnaska kutimo en Usono.
– Kristnaska Viro de Ĉinio furoris en interreto.
 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉinio fariĝos la dua plej granda kontribuanto al du UN-buĝetoj.
 
En la nokto de la 22a de decembro, la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj akceptis rezolucion pri la proporcio de regula kaj pactrupa buĝetoj de Unuiĝintaj Nacioj de 2019 ĝis 2021. Laŭ tiu rezolucio, Usono daŭre estos la plej granda kontribuanto kaj por regula kaj por pactrupa buĝetoj de UN, kun Ĉinio en la dua pozicio en ambaŭ buĝetoj.
 
– La navig-satelita sistemo Beidou nun funkcias en la tuta mondo.
 
Posttagmeze de la 27-a de decembro, Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio deklaris en gazetara konferenco, ke la serv-regiono de Beidou-sistemo jam plivastiĝas al la tuta mondo kaj Beidou-sistemo tutmondiĝas. Laŭ raporto, Beidou-sistemo, konstruita kaj funkciigata de Ĉinio, kongruas kun aliaj tiaj sistemoj en la mondo. Ĝi povas ĉiam kaj sendepende de vetero liveri al tutmondaj uzantoj servojn pri preciza tempo, lokalizo kaj navigado.
 
– Ĉina manĝaĵo fariĝis nova kristnaska kutimo en Usono.
 
Laŭ raporto de New York Times, por multaj homoj en Novjorko, Kristnasko jam fariĝis sinonimo de grandioza bankedo de ĉina manĝaĵo. Antaŭe, dum la festo, judoj kaj aliaj klientoj en Usono alfluis al ĉinaj restoracioj, la nuraj malfermitaj dum la festo. Laŭ Google Trends, la serĉado pri "ĉinaj pladoj" kaj "malfermitaj ĉinaj restotacioj apude" multe kreskis dum Kristnasko kaj superis tiujn en aliaj tagoj de la jaro. Multaj ĉinaj restoracioj liveras familiajn mangaĵojn por stimuli kuniĝon kaj amon inter familianoj.
 
– Kristnaska Viro de Ĉinio furoris en interreto.
 
La frazo "Feliĉan Kristnaskon" sur fotoj de Elvis Tsui furoris inter ĉinaj retumantoj dum la lasta Kristnasko. Elvis Tsui Kam Kong estas hongkonga aktoro, kiu naskiĝis en 1961. Li famiĝis interrete pro fama rolo en la komedia filmo La Reĝa Vagisto , de 1992. En la filmo li aspektis kvazaŭ Kristnaska Viro, kun ruĝa ĉapelo kaj blanka barbo.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn