Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-01-08
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉina sondilo Chang’e 4 atingis la malproksiman flankon de la Luno.
– Japana ekonomikisto deklaris ke Ĉinio kreos pliajn ŝancojn por kundisvolvado de diversaj landoj.
– Laŭ nederlanda eks-ambasadoro al Ĉinio, ĉinaj atingoj mirigas la mondon.
– Fremdlandaj oficialuloj kaj fakuloj deklaris ke ĉina ekonomio ne povas rapide disvolviĝi sen reformo kaj pordmalfermo. 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉina sondilo Chang’e 4 atingis la dorsoflankon de la Luno.
 
La 3an de januaro, la sondilo Chang'e-4 sukcese surluniĝis en la dorsa flanko de la luno, kaj per satelito sendis la unuan surlokan foton de la dorsa flanko. Tio estas la unuafoja surluniĝo de homa esplorilo en la dorsa flanko de la luno. Nokte de la 3a de januaro, la surlunigilo de Chang'e-4 disiĝis de la veturilo kaj la Luna Veturilo Yutu-2 glate iris sur la surfaco de la luno.
 
– Japana ekonomikisto deklaris ke Ĉinio kreos pliajn ŝancojn por kundisvolvado de diversaj landoj.
 
Noriyoshi Eharafama, ĉefa ekonomikisto de la Instituto de Internacia Komerco kaj Investado, diris, ke en sia novjara parolado, ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis: "Nia paŝo de reformado ne haltos kaj nia pordo estos malfermita pli kaj pli vaste". Tio aldonis fidon por kreskado de la monda ekonomio kaj kreos pli da ŝancoj por kundisvolvado de diversaj landoj.
 
– Laŭ nederlanda eks-ambasadoro al Ĉinio, ĉinaj atingoj mirigas la mondon.
 
Dirk Jan Van den Berg en 2005 eklaboris kiel nederlanda ambasadoro en Ĉinio. Dum preskaŭ tri jaroj en la lando, li havis intimajn kontaktojn kun Ĉinio kaj profunde amikiĝis kun ĉinoj. Li vidas du kaŭzojn por la rapida disvolviĝo de ĉina ekonomio: longdaŭre stabilaj politikoj kaj la atento pri scienc-teknika esplorado kaj investado en industria ĝisdatigo.
 
– Fremdlandaj oficialuloj kaj fakuloj deklaris ke ĉina ekonomio ne povas rapide disvolviĝi sen reformo kaj pordmalfermo. 
 
La 18an de decembro en la Popola Halo de Pekino, okazis kunveno por celebri la 40-an datrevenon de reformo kaj pordmalfermo. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Multaj fremdlandaj oficialuloj, fakuloj kaj kleruloj alte taksis la paroladon de prezidanto Xi, opiniante, ke reformo kaj pordmalfermo donas al Ĉinio grandan movforton, kaj aliaj landoj povas lerni de tio.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn