Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-01-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Renkontiĝis Xi Jinping kaj Kim Jong Un.
– Transmaraj ĉinoj laŭdis la paroladon de Xi Jinping pri disvolvado de dubordaj interrilatoj.
– Okazis koncerto sur Himalajo.
– Forigo de malriĉeco en ĉina kamparo estas prioritato en politikoj pri agrikulturo kaj vilaĝoj.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Renkontiĝis Xi Jinping kaj Kim Jong Un.
 
La 8an de januaro en Pekino renkontiĝis Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto, kaj Kim Jong Un, prezidanto de la Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiu atingis Pekinon en la sama tago por fari viziton en Ĉinio. En amika etoso, la du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn kaj atingis gravajn interkonsentojn pri la rilatoj inter ambaŭ landoj kaj kune zorgataj demandoj.
 
– Transmaraj ĉinoj laŭdis la paroladon de Xi Jinping pri disvolvado de dubordaj interrilatoj.
 
La 2-an de januaro, en la Popola Halo de Pekino okazis kunveno por memori la 40-an datrevenon de publikigo de Mesaĝo al Samlandanoj de Taiwan. Ĉina prezidanto  ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Transmaraj ĉinoj esprimis, ke Taiwan estas nedisigebla parto de Ĉinio, kaj la reunuigo de la du bordoj estas tendenco de la epoko. Ili opinias, ke la parolado de Xi Jinping montris direkton por antaŭenpuŝi disvolvadon de la dubordaj rilatoj.
 
– Okazis piano-recitalo sur Himalajo.
 
En la 7-a de januaro, la 41-jara pianisto Evelina De Lain, estigis mondan rekordon per sia klasika recitalo okazita en 5000-metra altejo sur Himalajo. La  recitalo ankaŭ signifas ŝian sukceson en batalo kontraŭ malsano: ekde 1995 ŝi batalas kontraŭ kronika fingromalsano kiu povus haltigi ŝian pianludadon. Post longa penado, nun 70 procento de ŝiaj fingroj jam resaniĝis, kaj ŝi kreis sian propran muzikan stilon, kiu estas miksaĵo de klasika muziko kaj ĵazo.
 
– Forigo de malriĉeco en ĉina kamparo estas prioritato en politikoj pri agrikulturo kaj vilaĝoj.
 
La 29an de decembro lastjare finiĝis la centra kunveno pri kampara laboro, kiu resumis la spertojn de diversaj regionoj pri vigligo de vilaĝoj, esploris laborojn ĉi-jarajn kaj venontjarajn, kaj dispoziciis ĉi-jarajn laborojn pri agrikulturo kaj vilaĝoj. La nuna kaj la venonta jaro estas ŝlosila periodo por finkonstrui la modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, sukcese mildigi malriĉecon kaj plenumi la strategion pri vigligo de vilaĝoj. Disvolvado de agrikulturo kaj vilaĝoj estas prioritato, kaj stabileco de agrikulturo, vilaĝoj kaj kamparanoj estas fundamento.
 
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn