Teksto | Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Floroj bonvenigas la Printempan Feston.
– Malneta enlanda produkto de Ĉinio superis 90 duilionojn da juanoj.
– Francio kaj Germanio subskribis Traktaton de Akeno por eŭropa integriĝo.
– Ĉinaj etaj ŝatantoj de Peppa Pig estis invititaj viziti Palacon Buckingham.
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
– Floroj bonvenigas la Printempan Feston.
Baldaŭ alvenos la Printempa Festo, novjaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Plantejoj kaj vendejoj de floroj en diversaj lokoj de Ĉinio estas plenaj de novjara etoso. Homoj aĉetas florojn por beligi ĉambrojn kaj bonvenigi la feston. En Pekino, malfermiĝis flor-ekspozicio kun pli 160 floraj artaĵoj el Pekino, Tianjin kaj Hebei-provinco. En la tuta lando homoj vizitas ekspoziciojn kaj merkatojn por vidi kaj aĉeti florojn.
– Malneta enlanda produkto de Ĉinio superis 90 duilionojn da juanoj.
Laŭ la plej nova donitaĵo pri ĉina ekonomio, en 2018 la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio superis 90 duilionojn da juanoj, kun kresko de 6,6% kompare kun la jaro 2017. Ĉinio realigis sian celon pri kresko de MEP kaj atingis la plej altan kreskon inter la kvin ĉefaj ekonomioj de la mondo. Ĉinio kontribuis per preskaŭ 30% al la kresko de monda ekonomio kaj daŭre estas la plej granda kontribuanto tiuflanke.
– Francio kaj Germanio subskribis Traktaton de Akeno por eŭropa integriĝo.
La 22an de januaro en Akeno de Germanio, germana ĉefministro Angela Merkel kaj franca prezidanto Emmanuel Macron subskribis la Traktaton inter Germanio kaj Francio pri Kunlaboro kaj Integriĝo (Traktato de Akeno), kiu emfazas kunlaboron inter ambaŭ landoj kaj eŭropan integriĝon. Ambaŭ landoj ankaŭ klopodos intensigi kunlaborojn kaj fortigi ekonomian kaj financan integriĝon.
– Ĉinaj etaj ŝatantoj de Peppa Pig estis invititaj viziti Palacon Buckingham.
La 5-jaraj ĝemelinoj Mi Ai kaj Mi Ni loĝas en Ĉinio. Spektinte la animaciaĵon Peppa Pig, ili deziris, samkiel fraŭlino Kuniklo, esti invititaj viziti la palacon de brita reĝino. Post kiam ilia filmeto populariĝis en intereto, ili akceptis inviton de brita ambasadorino en Ĉinio, Barbara Woodward, al posttagmeza teo. Barbara promesis helpi ilin havi mojosan sperton, kaj instigas pli da ĉinaj familioj viziti Brition kaj konatiĝi kun ĝiaj historio kaj kulturo.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn. |