Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-02-28
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉinio estas unu el la ĉefaj kontribuantoj al verdiĝo de la mondo.
– La Malpermesita Urbo de Pekino prove okazigis lum-spektaklon okaze de la Lanterna Festo.
– Ĉinio ekkonsturis sian unuan stacidomon kun 5G-teknologio en Ŝanhajo.
– Xi Jinping respondis per letero al verkinto de la libro Kiel ni enamiĝis al Ĉinio.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉinio estas unu el la ĉefaj kontribuantoj al verdiĝo de la mondo.
 
Laŭ fakuloj pri terglobo kaj medio de Bostona Universitato, inter la jaroj 2000 kaj 2017,  Ĉinio kontribuis per pli ol 25% de la verdigita terareo kaj okupis la unuan lokon en kontribuo por kreskado de verdigita tero en la mondo. Ĉinio starigis bonan modelon al aliaj landoj pri forstumado, kaj verŝajne utiligos avangardajn agrikulturajn teknikojn kaj sciencajn administrajn manierojn por realigi la celon pri daŭripova disvolvado.
 
– La Malpermesita Urbo de Pekino prove okazigis lum-spektaklon okaze de la Lanterna Festo.
 
La 18an de februaro la Malpermesita Urbo de Pekino prove okazigis lum-spektaklon, por festi la Lanternan Feston, okazinta du tagojn post tiu okazo. Por unua fojo en tuta historio, la Malpermesita Urbo malfermis al la publiko dum nokto.
 
– Ĉinio ekkonsturis sian unuan stacidomon kun 5G-teknologio en Ŝanhajo.
 
La 18-an de februaro, Ĉinio ekkonstruis sian unuan stacidomon kun 5G-teknologio en Ŝanhajo. Laŭplane, la 5-a generacia interreto grandskale kovros la stacidomon ekde septembro de tiu ĉi jaro.
 
– Xi Jinping respondis per letero al verkinto de la libro Kiel ni enamiĝis al Ĉinio.
 
La 1an de februaro, antaŭ la ĉina novjaro, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de William Brown, profesoro el Lernejo de Administrado sub Xiamen-Universitato. Xi gratulis lin pro la eldono de lia nova libro Kiel ni enamiĝis al Ĉinio, kun 47 familiaj leteroj elektitaj el pli ol mil, kiuj montras la ŝanĝojn de Xiamen kaj eĉ de la tuta lando en malsamaj epokoj. Xi dankis Brown pro lia 30-jara dediĉo al ĉina edukado, kaj deziris feliĉon kaj ĝojon al li kaj lia familio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.