Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-03-14
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Ĉinaj flugkompanioj ĉesigas komercan flugadon de aviadilo Boeing 737 MAX 8.
– Leĝo pri Fremda Investo altiros al Ĉinio pli da altteknikaj entreprenoj.
– Agado de Ĉinio kontraŭ poluo estas efika.
– Ĉina prezidanto emfazas kamparan revigligon kaj altkvalitan disvolvadon. 
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Ĉinaj flugkompanioj ĉesigas komercan flugadon de aviadilo Boeing 737 MAX 8.
 
La 10an de marto, kraŝis aviadilo Boeing 737 MAX 8 de la flugkompanio Ethiopian Airlines. Tiu estas la dua akcidento de Boeing 737 MAX 8, post tiu de la flugo JT610 en Indonezio, en la 29a de oktobro 2018. Ĉar ambaŭ akcidentoj okazis dum ekflugo de ĵus liverita aviadilo Boeing 737 MAX 8, por certigi sekurecon de civila aviado en Ĉinio, la Administrejo de Civila Aviado de Ĉinio ordonis al ĉiuj enlandaj flugkompanioj de Ĉinio ĉesigon de komerca flugado de Boeing 737 MAX 8.
 
– Leĝo pri Fremda Investo altiros al Ĉinio pli da altteknikaj entreprenoj.
 
La 15-an de marto, okaze de la kvara plena kunsido de la Dua Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, leĝprojekto pri fremda investo estos voĉdonita. La nova leĝo kontribuos por stabila, travidebla kaj antaŭvidebla investa medio, kaj pliigo de la fido de fremdaj komercistoj pri investado en Ĉinio. Ĝi emfazas la protekton de intelekta proprieto kaj malpermeson de deviga transdono de tekniko. Tio kontribuos por altiri altteknikajn industriojn, sektoron servan kaj aliajn industriojn, kiuj substrekas novigon.
 
– Agado de Ĉinio kontraŭ poluo estas efika.
 
La 5an de marto, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis en grupa diskuto de la reprezentantoj el la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, en la 2a Sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, li emfazis, ke oni devas esplori novan vojon por altkvalita disvolvado, kun ekologio kiel prioritato kaj verda disvolvado kiel celo, kaj oni devas plie protekti la ekosistemon kaj batali kontraŭ poluo. Fremdlandaj fakuloj kaj kleruloj laŭdas la decidojn kaj rimedojn faritajn de Ĉinio por antaŭenigi mediprotektan progreson, opiniante, ke laŭleĝa ekologia protekto de Ĉinio estas modela.
 
– Ĉina prezidanto emfazas kamparan revigligon kaj altkvalitan disvolvadon.
 
Ĉina prezidanto Xi Jinping, dum grupa diskuto kun reprezentantoj el Henan-provinco en la jara sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso, alvokis plenfortajn klopodojn por revigligo de vilaĝoj per baza modernigo de agrikulturo kaj kamparaj regionoj. Xi aldonis, ke klopodoj devas esti faritaj por antaŭenigi la reformon de la proviz-flanka strukturo en agrikulturo por garantii nutraĵan sekurecon kaj modernigi agrikulturon. Xi ankaŭ emfazis protekton al agrikultura ekologia medio kaj preventon kaj regadon de poluo.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn