Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-04-11
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Eŭropa Unio avertis Brition, ke malmola Briteliro apenaŭ eviteblas.
– Rigardo de Eŭropo al "oriento" estas komprenebla.
– La unua bildo de nigra truo estis publikigita en la 10a de aprilo.
– Esploro de ĉinaj sciencistoj povas kontribui por kuracado de pluraj malsanoj, inter ili kancero.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.

 – Eŭropa Unio avertis Brition, ke malmola Briteliro apenaŭ eviteblas.

Vespere de la 1a de aprilo, la Malsupera Ĉambro de Brita Parlamento malakceptis ĉiujn proponojn pri britelira interkonsento. Dum la lastaj du jaroj, Britio dediĉis preskaŭ sian tutan politikan energion al la traktado pri Briteliro. La ĉefa intertraktisto de EU pri Briteliro, Michel Barnier, avertis pri britelira embaraso kaj klarigis, ke se Britio ne aprobos interkonsenton dum la venontaj tagoj, tiam nur restos du elektoj: Briteliro sen interkonsento, aŭ peto de prokrastigo de britelira limdato.

– Rigardo de Eŭropo al "oriento" estas komprenebla.

Lastatempe aperis bonaj informoj pri pluaj kunlaboroj inter Azio kaj Eŭropo. Antaŭ nelonge, post Italio, Luksemburgio subskribis kun Ĉinio komprenan memorandon pri kunkonstruado de "La Zono kaj Vojo". Ĝis nun pli ol 20 eŭropaj landoj pozitive reagis kaj ekpartoprenis la iniciaton. La firma volo kaj agado de Ĉinio pri malfermo altiras Eŭropon. Parolante pri kunlaboro kun Ĉinio, Zeno D' Agostin, ĉefo de havenoficejo en Trieste de Italio, diris ke atento pri Ĉinio estas komprenebla, ĉar itala haveno volas kunlabori kun landoj kiuj "brakumas la mondon".

– La unua bildo de nigra truo estis publikigita en la 10a de aprilo.

Eŭropa Komisiono, Eŭropa Esplor-Konsilio kaj Event-horizonta Teleskopo kune alvokis gazetaran konferencon en la 10a de aprilo por montri la unuan bildon de nigra truo. La konferenco sinkrone okazis en ses urboj: Bruselo de Belgio, Santiago de Ĉilio, Ŝanhajo kaj Tajpeo de Ĉinio, Tokio de Japanio kaj Vaŝingtono de Usono, en la lingvoj angla, ĉina, hispana kaj japana. La bildo rezultas de internacia kunlaboro inter astronomoj.

– Esploro de ĉinaj sciencistoj povas kontribui por kuracado de pluraj malsanoj, inter ili kancero.

Esploristoj de Universitato de Nankino, Universitato de Xiamen kaj Nankina Universitato pri Teknologio kunpublikigis artikolon en la usona revuo Science Advances, kiu klarigas pri kiel ili evoluigis novan teknikon kiu rolas kiel "gena tondilo", kapabla redakti kaj regi genojn, kun ampleksa aplika perspektivo en la traktado de gravaj malsanoj kiel kancero. La efiko de ĉi tiu metodo jam estis validigita per eksperimentoj en eksterkorpaj ĉeloj kaj vivantaj musoj kun tumoroj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn