Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-06-06
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Xi Jinping ĉeestos al la 23-a Internacia Ekonomia Forumo en Peterburgo.
– Ekfunkcios la unua altrapida fervojo en Interna Mongolio.
– Muntita maglev-trajno kiu povas atingi 600 kilometrojn hore.
– Ĉu ekzistas blanka granda pando?
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Xi Jinping ĉeestos al la 23-a Internacia Ekonomia Forumo en Peterburgo.
La 29an de majo, Lu Kang, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, anoncis, ke laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Rusio kaj ĉeestos al la 23-a Internacia Ekonomia Forumo en Peterburgo inter la 5-a kaj la 7-a de junio.
 
– Ekfunkcios la unua altrapida fervojo en Interna Mongolio.
 
La 29-an de majo, trajno veturis de fervoja stacidomo en Ulanqab, Interna Mongolio, por kontroli la sekcion Ulanqab-Huai'an de la altrapida fervojo Zhangjiakou-Hohhot. La konstruataj altrapidaj fervojoj Zhangjiakou-Hohhot kaj Pekino-Zhangjiakou samtempe ekfunkcios antaŭ la fino de 2019, tial la tempo de trajna vojaĝo inter Hohhot kaj Pekino estos mallongigita al malpli ol tri horoj.
 
– Muntita maglev-trajno kiu povas atingi 600 kilometrojn hore.
 
La 23-an de majo, prototipo de maglevo kiu kapablas atingi 600 kilometrojn hore estis muntita en Qingdao, Ĉinio. Ĝi simbolas gravan progreson de la lando en la kampo de teknologio pri altrapida maglevo. Maglevo povas plenigi la breĉon de transportilo inter grandrapida trajno kaj aviadilo.
 
– Ĉu ekzistas blanka granda pando?
 
Granda pando kutime estas nigra kaj blanka, foje bruna. Sed en la 25-a de majo, la Administracio de Nacia Natura Rezervejo en Wolong, Sichuan, publikigis foton de granda pando kun blankaj haroj kaj ungoj, kaj ruĝaj okuloj. Laŭ fakuloj, ĝi estas albino kaj aĝas inter unu kaj du jaroj. Tio atestas la ekziston de albina geno en la populacio de grandaj pandoj en Wolong.
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn