Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-07-18
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Antikvaj lotussemoj ĝermis post jarcento.
– Liberkomerca regiono de Afriko oficiale funkcias.
– Antikva urbo Liangzhu fariĝis Monda Heredaĵo de UNESKO.
– Ĉina universitato venkis Roboto-Pokalon 2019.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Antikvaj lotussemoj ĝermis post jarcento.
 
La 7-an de julio, lotuso el semo elterigita de arkeologoj en 2017 en Yuanmingyuan-parko de Pekino, unuafoje floris. Tiuj semoj estas almenaŭ cent-jaraj, kaj ok estis senditaj al la Instituto de Botaniko sub la Ĉina Akademio de Sciencoj por kultivado. Ses sukcese ĝermis kaj havis foliojn kaj radikojn fine de aŭgusto 2018. En aprilo 2019, kvar estis plantitaj en Yuanmingyuan-parko. La aliaj du daŭre restas en la instituto por daŭra esplorado.
 
– Liberkomerca regiono de Afriko oficiale funkcias.
 
La 7an de julio en Niameo, ĉefurbo de Niĝerio, deĵoranta prezidanto de Afrika Unio kaj egipta prezidento Abdel Fattah al-Sisi, niĝeria prezidento Mahamadou Issoufou kaj prezidanto de la Komisiono de Afrika Unio Moussa Faki Mahamat kune prezidis la ceremonion pri fondiĝo de la Liberkomerca Regiono de Afriko, post pli-ol-unu-jara preparado.
 
– Antikva urbo Liangzhu fariĝis Monda Heredaĵo de UNESKO.
 
La Arkeologiaj Ruinoj de Liangzhu-urbo estis enmetitaj en la Liston de Mondaj Heredaĵoj de UNESKO. Ĝi konsistas el antikva urbo, kompleksa akvuja konstruaĵo ekster la urbo kaj tombejoj. Malkovro de Liangzhu-urbo konfirmis la kontribuon de Jangzi-baseno al la origino de la ĉina civilizacio.
 
– Ĉina universitato venkis Roboto-Pokalon 2019.
 
La teamo de Zhejiang-a Universitato ĉi jare ĉampioniĝis por la kvara fojo en la robot-futbala konkurso de malgranda grupo. Krome, Pekina Universitato pri Informa Scienco kaj Teknologio fariĝis vic-ĉampiono de la konkurso de mezgranda grupo. Aliaj ĉinaj teamoj akiris bonajn rezultojn en la konkurso de homoida grupo. Preskaŭ 2 000 homoj el preskaŭ 200 teamoj tutmonde partoprenis en ĉi-jaraj konkursoj.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.