Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-08-09
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Medaloj de Tokiaj Olimpikoj estas faritaj de elektronika rubaĵo.
– Kia estas pekina noktovivo?
– Okazis en Ŝanhajo la 12-a ĉin-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo.
– Ĉu venos alia "eŭro"? Kvar sudamerikaj landoj planas havi komunan monunuon.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Medaloj de Tokiaj Olimpikoj estas faritaj de elektronika rubaĵo.

La medaloj de la venontjaraj Olimpikoj, en Tokio, estas faritaj de elektronika rubaĵo. Per kolektado de eluzitaj poŝtelefonoj kaj aliaj malgrandaj elektronikaj aparatoj oni sukcesis kolekti 32 kilogramojn da oro, 3 500 kilogramojn da arĝento kaj 2 200 kilogramojn da bronzo, uzitaj por farado de la 5 000 medaloj de la venontjaraj Someraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj.

– Kia estas pekina noktovivo?

Pekino komencas atenti pri nokta ekonomio, kaj kresko de nokta konsumado estas celata per diversaj agadoj anoncitaj de la registaro, kiel malfrua fermo de kelkaj muzeoj kaj vidindejoj, noktaj ekskursoj kaj diversaj kulturaj aktivaĵoj. Turisma kaj kultura konsumado inter la sepa vespere kaj la sesa matene aldonos novan movforton al la nokta vivo kaj ekonomia kreskado.

– Okazis en Ŝanhajo la 12-a ĉin-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo.

En la 30-a kaj la 31-a de julio en Ŝanhajo, Ĉinio, okazis la 12-a ĉin-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Surbaze de la gravaj interkonsentoj atingitaj de la du ŝtatgvidantoj en Osako, Japanio, la du flankoj faris sincerajn, efikajn kaj konstruivajn interŝanĝojn pri gravaj ekonomiaj kaj komercaj aferoj komune zorgataj. Ili ankaŭ diskutis pri tio, ke Ĉinio pliigos siajn aĉetojn de usonaj agrikulturaj produktoj laŭ enlandaj bezonoj, kaj Usono kreos favorajn kondiĉojn por la aĉetado.

– Ĉu venos alia "eŭro"? Kvar sudamerikaj landoj planas havi komunan monunuon.

Ministroj pri financoj de Argentino kaj Brazilo diris, ke landoj de la Suda Komuna Merkato jam faris la unuan paŝon por estigo de komuna monunuo. Argentino, Brazilo, Paragvajo kaj Urugvajo starigos specialan laborgrupon por pritaksi la eblecon estigi komunan monunuon en la estonteco. Tio estos longa procezo, tamen jam komenciĝis la esplorado. Eŭro estis planita en 1969 kaj oficiale lanĉita en 1999, post tri jardekoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.