Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-08-16
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Projekto de ĉinaj dezajnistoj venkis en konkurso pri dezajno de kupolo de la katedralo Nia Damo de Parizo.
– En Hiroŝimo oni funebris la viktimojn de atombombo kaj alvokis pacon.
– Restaĵoj de ĉina raketo falis en antaŭdifinitan regionon.
– Okazis kolektiva nupto antaŭ ĉina Valentena Tago.

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Projekto de ĉinaj dezajnistoj venkis en konkurso pri dezajno de kupolo de la katedralo Nia Damo de Parizo.

La projekto Kor-bato de Parizo, farita de la ĉinaj arkitektoj Cai Zeyu kaj Li Sibei venkis la aliajn kvin kandidatojn en internacia konkurso pri arkitektura projekto por rekonstruado de la katedralo Nia Damo de Parizo. La projekto konsistas el tri partoj: spegula kupolo, kiu reflektas la longan historion de la urbo, tempa kapsulo sur la turpinto, kaj kalejdoskopo, kiu eĥas la urban pejzaĝon. Ritma flosado de la tempa kapsulo simbolas la kor-baton de Parizo.

– En Hiroŝimo oni funebris la viktimojn de atombombo kaj alvokis pacon.

Okaze de la 74a datreveno de la eksplodo de atombombo en Hiroŝimo, Japanio,  loĝantoj de Hiroŝimo partoprenis kelkajn aktivecojn por funebri la viktimojn de la evento kaj alvoki pacon. Multaj riverlampoj estis lanĉitaj en riveron, kaj homoj viciĝis por esprimi funebron antaŭ steleoj omaĝe al la viktimoj de la atombombo.

– Restaĵoj de ĉina raketo falis en antaŭdifinitan regionon.

Ĉinio efektivigis ekzaktan regadon de restaĵoj de raketo Changzheng-2C, kiuj falis en la antaŭdifinitan regionon kaj fariĝis la dua lando en la mondo, post Usono, kiu posedas la teknikon. Ĉi tiu sukceso altigas la sekurecon de homoj loĝantaj proksime al raketlanĉejoj kaj estas ŝlosila tekniko por disvolvado de la venontaj, kiel ekzemple rekupero, mola surterigo kaj reutiligo de kromraketo.

– Okazis kolektiva nupto antaŭ ĉina Valentena Tago.

La 6an de aŭgusto, unu tagon antaŭ la tradicia ĉina Qixi-festo, ankaŭ konata kiel ĉina Valentena Tago, kiu falas en la sepa tago de la sepa monato laŭ ĉina lunkalendaro, en Nanhai-parko de Huanghua-urbo, en Hebei-provinco, norda Ĉinio, okazis kolektiva nupto por diskonigi la ideon pri "simpligo de nupto". Dek geedziĝaj paroj en tradiciaj ĉinaj geedziĝaj vestoj ĉeestis la nuptan riton.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.