Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-08-21
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Verda ekonomio en la urbo Ankang de Ĉinio.
– Artefarita viando estos aĉetebla en Ĉinio en septembro.
– Huawei eble lanĉos poŝtelefonon kun la operaciumo Harmony en la jarfino.
– Sud-Koreio decidis forigi Japanion el "blanka listo" de fidindaj eksportaj partneroj.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Verda ekonomio en la urbo Ankang de Ĉinio.
 
En la lastaj jaroj, la urbo Ankang de la provinco Shaanxi, en nordokcidenta Ĉinio, starigis la celon fariĝi potenca urbo de ekologia ekonomio kaj sin direktis al verda kaj daŭripova disvolvado. Ĝi plenforte subtenas mediprotektajn firmaojn, inkluzive de industrioj de selen-riĉaj manĝaĵoj, ekologia turismo, kultivado de arbaro en montaro, silka teksado, biologia medicino kaj tiel plu.
 
– Artefarita viando estos aĉetebla en Ĉinio en septembro.
 
Artefarita viando estas dividita en du specojn: unu estas vegetala viando, kiu estas farita el proteino de sojfabo kaj aliaj plantoj; alia estas farita el trunkaj ĉeloj de bestoj. Vegetala viando ne estas novaĵo, tamen ĝiaj kvalito kaj gusto fariĝas pli kontentigaj. La unuaj ĉinaj artefaritaj viandaĵoj estos antaŭvide aĉeteblaj en septembro. Ili estos senviandaj lunkukoj por Mezaŭtuna Festo.
 
– Huawei eble lanĉos poŝtelefonon kun la operaciumo Harmony en la jarfino.
 
La 9an de aŭgusto Huawei publikigis sian propran operaciumon Harmony, nuntempe uzataj en brakhorloĝoj, monitoroj kaj aliaj aparatoj. Androjdo daŭre estas la unua elekto de Huawei por siaj poŝtelefona operaciumo, tamen, kaze de neeblo uzi ĝin, Huawei uzos sian propran operaciumon.
 
– Sud-Koreio decidis forigi Japanion el "blanka listo" de fidindaj eksportaj partneroj.
 
La 12an de aŭgusto, la sud-korea registaro anoncis, ke en septembro ĝi forigos Japanion el sia "blanka listo" de fidindaj eksportaj partneroj kaj malaltrangigos Japanion en sia listo de komercaj partneroj. Tio estas parto de regula plibonigo de eksportado, tamen ankaŭ estas reago al antaŭa decido de Japanio, kiu nuligis Sud-Koreion el sia "blanka listo" pri favorataj eksportaj partneroj.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.