Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-09-05
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Nova versio de ĉinaj monbiletoj
– Merkata valoro de Costco kreskis je pli ol 7 miliardoj da usonaj dolaroj post du tagoj ekde inaŭguro de ĝia unua filio en la ĉeftero de Ĉinio.
– En Chongqing okazis konkurso de aŭtomataj veturiloj.
– Ĉina granda pando naskis ĝemelojn en Berlino.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Nova versio de ĉinaj monbiletoj

Ekde la 30a de aŭgusto cirkulas monbiletoj de Renminbi, la ĉina monunuo, en la versio de la jaro 2019 el la kvina serio. Kompare kun la malnova versio, lanĉita en 2005, la nova versio havas malsaman aspekton kaj novajn rimedojn por certigi ke la monbileto ne estas falsa.

– Merkata valoro de Costco kreskis je pli ol 7 miliardoj da usonaj dolaroj post du tagoj ekde inaŭguro de ĝia unua filio en la ĉeftero de Ĉinio.

La 27-an de aŭgusto, oficiale ekfunkciis la unua filio de la usona superbazaro Costco en la ĉeftero de Ĉinio. La superbazaro en Ŝanhajo altiris tiom da konsumantoj, ke por parki aŭton oni devis atendi 3 horojn, kaj por pagi oni devis atendi 2 horojn en vico. En nur du tagoj la merkata valoro de la kompanio kreskis je pli ol 7 miliardoj da usonaj dolaroj.

– En Chongqing okazis konkurso de aŭtomataj veturiloj.

Dum la Ekspozicio pri Inteligenta Ĉinio, en Chongqing, okazis la konkurso de aŭtomataj veturiloj “5G-pokalo de China Telecom”, kiu celas ekzameni la precizecon de veturilaj sentiloj, rapidecon de decido-farado kaj aliajn kapablojn de veturiloj. 31 senŝoforaj limuzinoj, busoj kaj purig-veturiloj, estis ekzamenataj pri komplikaj trafikaj aferoj.

– Ĉina granda pando naskis ĝemelojn en Berlino.

La 2an de septembro, Berlina Bestoĝardeno anoncis, ke en la 31a de aŭgusto, 6-jara ĉina granda pando Mengmeng, kiu venis al Germanio en 2017, naskis ĝemelojn. Tio estas la unua fojo, ke granda pando akuŝis idon en Germanio.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.