Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-09-12
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
 
– Okazis provludo por celebrado de la 70a datreveno de la fondiĝo de ĈPR.
– Ekfunkcios nova internacia flughaveno en Pekino.
– 5G-interreto ekfunkcios en la grandrapidaj trajnoj sur la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo antaŭ la Printempa Festo de 2020.
– Ĉinio pli kaj pli profundigos la reformadon de la kapitala merkato.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Okazis provludo por celebrado de la 70a datreveno de la fondiĝo de ĈPR.
 
De la 23a horo de la 7a de septembro ĝis frua mateno de la sekva tago, en la regiono Tian'anmen de Pekino okazis la unua komuna provludo por celebrado de la 70a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, kun partopreno de ĉirkaŭ 90 mil homoj. La provludo konsistis el ceremonio de la celebra kunveno, revuo, popolamasa parado, arta agado, kolektiva evakuo kaj urĝa traktado.
 
– Ekfunkcios nova internacia flughaveno en Pekino.
 
Antaŭ la 15a de septembro ekfunkcios Daxing-a Internacia Flughaveno de Pekino, kiu estas je 40 kilometroj for de urbocentro. Tiu flughaveno estas la plej granda trafika centro en la mondo, kaj estas ligita al linio 10 de pekina metroo per speciala metrolinio longa je 41.4 kilometroj.
 
– 5G-interreto ekfunkcios en la grandrapidaj trajnoj sur la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo antaŭ la Printempa Festo de 2020.
 
La ĉina poŝtelefona kompanio China Mobile de Guangdong, Ĉina Fervoja Guangzhou-a Grupo kaj la kompanio Huawei kune anoncis, ke por akceli disvolvadon de la Granda Golf-Areo Guangdong-Hongkongo-Makao, ili funkciigos 5G-interreton en la grandrapidaj trajnoj de la ĉeftera sekcio de la fervojo Kantono-Shenzhen-Hongkongo antaŭ la Printempa Festo de 2020.
 
– Ĉinio pli kaj pli profundigos la reformadon de la kapitala merkato.
 
Financo-Stabiliga kaj Disvolva Komisiono de la ĉina Ŝtata Konsilantaro decidis pluapaŝe profundigi la reformadon de la ĉina kapitala merkato, por ke ĝi vere fariĝu "antaŭenpuŝilo" por altkvalita evoluado de ekonomio. La ĝenerala projekto pri la reformado de la ĉina kapitala merkato baldaŭ aperos.
 
Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.