Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-11-07
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:
– Unuafoje flugis la elektra aviadilo RX4E esplorita kaj produktita de Ĉinio.
– Aperis 5 novaj insuloj pro tutgloba varmiĝo.
– Tu Youyou ricevis la Internacian Premion de Gvineo Ekvatora pri Vivscienca Esplorado de Unesko.
– Finiĝis la 7-aj Mondaj Militistaj Ludoj, okazintaj en Wuhan de Ĉinio.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn.
 
– Unuafoje flugis la elektra aviadilo RX4E esplorita kaj produktita de Ĉinio.

La 28-an de oktobro, la elektra aviadilo RX4E, kiu estas esplorita kaj produktita de Ĉinio, unuafoje flugis el la flughaveno Caihu de la urbo Shenyang, en la provinco Liaoning de nordorienta Ĉinio.

– Aperis 5 novaj insuloj pro tutgloba varmiĝo.

Rusa ministerio pri nacia defendo raportis, ke rusa mararmeo trovis 5 novajn insulojn en la Arkto, kiuj aperis pro degelado de glaĉeroj. Rusa mararmeo per satelito trovis tiujn insulojn en 2016, kaj dum esplorado en aŭgusto kaj septembro ĉi-jare ĝi konfirmis la ekzistojn de la insuloj kaj desegnis mapon. La novaj insuloj troviĝas ĉirkaŭ la glaĉero Vylki.

– Tu Youyou ricevis la Internacian Premion de Gvineo Ekvatora pri Vivscienca Esplorado de Unesko.

La 22-an de oktobro, Unesko-oficejo en Parizo anoncis la gajnintojn de la Internacia Premio de Gvineo Ekvatora pri Vivscienca Esplorado de Unesko 2019. Inter la tri premiitoj estas ĉina profesorino Tu Youyou, Nobel-premiito pri fiziologio aŭ medicino en 2015. Ŝi malkovris artemisininon, la ĉefa kuracilo kontraŭ malario, kiu savis milionojn da vivoj kaj reduktis mortojn pro malario en Afriko je 66%.

– Finiĝis la 7-aj Mondaj Militistaj Ludoj, okazintaj en Wuhan de Ĉinio.

La 27-an de oktobro 2019 la 7-aj Mondaj Militistaj Ludoj kun la temo "Dividu Amikecon, Konstruu Pacon" fermiĝis en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei, centra Ĉinio. En la ludoj partoprenis pli ol 9 300 armeanoj el 109 landoj. Atletoj rompis 7 mondajn rekordojn kaj 85 rekordojn de internaciaj militistaj sportoj. La delegacio de la Ĉina Popola Liberiga Armeo akiris la unuan pozicion en la medalrango.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.