Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-12-13
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Ĉinio reenkondukos grandajn pandojn en la naturon de Jiangxi
– Post lanĉo de raketo, drako aperis sur pekina ĉielo
– "Arĝenta linio" tra montaro cele al mildigo de malriĉeco
- Okazis internacia parado por festi la 20-an datrevenon de la reveno de Makao al la patrolando
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
 – Ĉinio reenkondukos grandajn pandojn en la naturon de Jiangxi

Ĉinio reenkondukas grandajn pandojn en la naturon tra la teritorio kie ili antaŭe estis troveblaj, kaj por unua fojo oni liberigos pandojn ekster la provinco Sichuan. Tri dujaraj pandoj, nomitaj Panwang, Ranran and Yuner, la du unuaj inaj, kaj la lasta vira, estos liberigitaj en la Nacia Naturrezervejo Guanshan de la provinco Jiangxi, kies klimato, medio kaj manko de homa interveno favoras al la vivo de grandaj pandoj.

– Post lanĉo de raketo, drako aperis sur pekina ĉielo

Vespere de la 7-a de decembro, en pluraj lokoj de norda Ĉinio, kiel Pekino kaj Tianjin, aperis drakaspekta nubo sur ĉielo, kiu tuj famiĝis en sociaj retejoj. Fakuloj klarigis, ke la "drako" aperis pro lanĉo de la raketo Kuaizhou-1A el la Satelito-lanĉa Centro de Taiyuan, en Ĉinio.

– "Arĝenta linio" tra montaro cele al mildigo de malriĉeco

Pro geografiaj kialoj, la vilaĝoj Malyong kaj Datong en Taŝkorgan-a Taĝika Aŭtonoma Gubernio de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, en nordokcidenta Ĉinio, delonge spertas malfacilon por disvolvado de loka infrastrukturo, inkluzive de elektro, kaj tio malhelpis lokanojn liberiĝi de malriĉeco. Fotovoltaaj tabuloj instalitaj de la loka registaro nur plenumas la bazan lumigadon de la vilaĝoj. Por solvi la elektroprovizajn problemojn, la registaro de Xinjiang investas en plilongigo de elektraj retoj.

- Okazis internacia parado por festi la 20-an datrevenon de la reveno de Makao al la patrolando

Posttagmeze de la 8-a de decembro en Makao okazis internacia parado 2019. Artaj grupoj el landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo" kune kun lokaj artistoj partoprenis en la parado por festi la 20-an datrevenon de la reveno de Makao al la patrolando. La parado temis pri kulturo de landoj kaj regionoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kun partopreno de 1 800 artistoj.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn