Programdetaloj

SkizoElektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Pliajn informojn kaj aliajn novaĵojn vi trovas en www.espero.com.cn - 2019-12-20
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoEl Popola Ĉinio
Aŭskultu
TekstoSaluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

– Debutis maglevo kun rapideco de 600 kilometroj pohore.
– Ĉefa telekomunikada kompanio de Germanio elektis Huawei kiel partnero por 5G-interreta konstruado.
– Malriĉaj loĝantoj de Xinjiang havas pli bonajn loĝkondiĉojn.
– Ĉinoj helpas Indonezion en rebonstatigo de koraloj.
 
La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!
 
 – Debutis maglevo kun rapideco de 600 kilometroj pohore.

Dum la 2-a Zhejiang-a Internacia Ekspozicio pri Inteligenta Transporto debutis maglevo esplorita kaj produktita de la ĉina kompanio CRRC. La maglevo, kun rapideco de 600 kilometroj pohore, havas trajtojn de longa servodaŭro kaj malalta kosto por bontenado, kaj povas esti aŭtomate stirata dum la tuta itinero.

– Ĉefa telekomunikada kompanio de Germanio elektis Huawei kiel partnero por 5G-interreta konstruado.

Telefonica Germany, unu el la tri ĉefaj telekomunikadaj kompanioj de Germanio, diskonigis merkrede, ke ĝi elektis Nokia de Finnlando kaj Huawei de Ĉinio kiel siaj partneroj pri 5G-interreto. La kunlaboro realiĝos post plenumo de necesaj formalaĵoj kun ambaŭ firmaoj, sed la kompanio ekkonstruos 5G-interreton komence de 2020.

– Malriĉaj loĝantoj de Xinjiang havas pli bonajn loĝkondiĉojn.

Sherihan Heyit kaj liaj familianoj estis delonge loĝantaj en Kunlun-montaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, en nordokcidenta Ĉinio. En la 7-a de decembro, ili transloĝiĝis al nova domo, sekvante la paŝojn de aliaj 9 355 malriĉaj familioj, kiuj antaŭe loĝis en disfaleblaj domoj. Danke al la projekto pri rekonstruado de malnovaj loĝdomoj, malriĉaj xinjiang-anoj havas novajn loĝejojn.

– Ĉinoj helpas Indonezion en rebonstatigo de koraloj.

Elektrejo investita de ĉina kompanio en Balio, Indonezio, kune kun indonezia mediprotekta organizo starigis centron pri esplorado kaj rebonstatigo de koraloj, celante observi, analizi, esplori kaj protekti koralojn en la marareo de Balio. La centro bredas koralidojn kaj ilin “plantas” sur rifojn, kie antaǔe kreskis koraloj, por "rebonstatigi" la koralrifojn.

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn