Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 24 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoDatenkonserviloj povas esti faritaj el ovoŝeloj;
Robotoj-liveristoj aperos surstrate;
Scienco ne estu multekosta! Novaj ideoj rompas barojn por sciencemuloj.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 24-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

La teamo de sciencistoj el la Guiĝoa Instituto pri Teknologio nun laboras pri la maniero uzi ovoŝelojn kiel materialo por produktado de datenkonserviloj, kiuj povas ebligi novan direkton de disvolvigo de tiuj ĉi teknikaĵoj kiel naturamikaj komputilsistemoj. La planata disponaĵo uzos la resistantan senvic-atingan memorilon, aŭ ReRAM, se koncize. Tio estas la nova tipo de energi-sendependa datenkonservilo kun granda datendenseco, kiu baldaŭ povos anstataŭigi viajn kutimajn fulmomemorajn disponaĵojn. Anstataŭ konservi elektran ŝarĝon, kiel la kutima datenkonservilo faras, la nova disponaĵo funkcias kreante elektran rezistancon ĉirkaŭ la dielektrika firma materialo, kiu transdonas tension ne konduktante ĝin, fakte funkciante kiel izolilo.
Post malŝalto ovoŝeloj havas potencplenan rezistancan memoron, kiel la sciencistoj menciis en la lasta kajero de la magazino Current Applied Physics, kie ili publikigis siajn malkovrojn.
Tamen ne indas ankoraŭ ŝovi ovojn en vian USB konektilon. Por krei la disponaĵon, komence oni pulvorigas ovoŝelojn dum horoj ĝis kiam oni ricevas nanoskalan pulvoron, kiu estas dissolvata en solvaĵo.
La rezultanta pasto, kovranta specialan subtraton iĝis elektrolitero por memorila ico, portanta elektran ŝarĝon.
Nuntempe la ellaboraĵo estas nur komencata. Por nun la esploristoj sukcesis registri 100 bitojn da binara kodo, sed poste la eksperimenta memorilo fuŝiĝis. Tio tamen estas defio por optimistoj – ja eksperimento montras eblecon de la plena sukceso.
Laŭ vortoj de la sciencistoj, tiu ĉi malkovro ebligas ellaboron de naturamika, malmultekosta kaj daŭripova materialo por novgeneracia energisendependa datenkonservilo.
--------------------
En Usono oni taskis robotojn per liverado de varoj. Sesrada roboto-liveristo kursados kadre de provado en du urboj: Vaŝingtono kaj Redvud-Siti.
Pasintjare la kompanio Starship Technologies igis robotojn traveturi proksimume 25 mil kilometrojn kadre de testado en Britio, Germanio, Svislando kaj Estonio; en la jaro 2017 la kompanio planas testi robotojn en Usono kun helpo de la partneroj Postmates kaj DoorDash. Nome en Usono antaŭ inventistoj stariĝis malfacilaĵoj. Okazis, ke vastaj kaj senhomaj usonaj trotuaroj estas pli minacaj al la teknikaĵoj, ol malvastaj kaj homoplenaj vojoj en Londono. La kompanio Postmates komence de februaro okazigos testadon en Vaŝingtono, dum la kompanio DoorDash faros tion en Redvud-Siti. Reprezentantoj de la kompanio DoorDash klarigis, ke grandaj mendoj kaj longdistanca ransportado restos tasko de kurieroj kaj liveradon ene de distanco de unu kilometro plenumos roboto.
Klientoj, mendintaj dumtage, povos ricevi siajn varojn de roboto. Aparatoj aŭtonome moviĝos laŭ trotuaroj de la urboj kaj enhavos en siaj ujoj menditajn varojn. Komence la robotojn akompanos kunlaborantoj de la kompanio, protektante ilin de problemoj kaj respondante demandojn de homoj.
Dum testado la kompanioj planas esplori ne nur taŭgecon de tiaj ĉi robotoj, sed ankaŭ ilian ekonomian efikecon.
------------------
Ofte okazas, ke malfacilaj sciencaj, teknologiaj kaj medicinaj operacioj postulas multekostajn kaj tre malfacilajn disponaĵojn kaj ilojn. Tio preskaŭ malebligas praktikan agadon por homoj, kiuj deziras okupiĝi pri scienco aŭ helpi al aliaj homoj, sed ne havas sufiĉan kvanton de mono.
La grupo de entuziasmuloj sub gvidado de Manu Prakaŝ dediĉas siajn strebojn al kreado de simplaj, malmultekostaj iloj por atingi gravajn celojn. Unu el iliaj kreaĵoj estas mikroskopo, kiu povas pligrandigi aspekton de ajna esplorata objekto je ekde 140 ĝis 2000 fojojn. La prezo de tiu ĉi mikroskopo mirigegas. Ĝi kostas...unu dolaron. Jes, ekzakte – unu dolaron. Ĝi nomiĝas Foldscope. Strukture ĝi estas farita el speciale faldita papero, lumeliganta diodo kaj lenseto. Uzanto nur devas proksimigi la disponaĵon kun esplorata objekto al sia okulo kaj malkovri mikromondon detale.
Alia ideo de Manu estas disponaĵo, kiu ebligas centrifugadon de ajnaj substancoj. Tio povas esti bezonata en medicino, kiam oni eligas plasmon el sango aŭ alicele, ekzemple en kemia laboratorio, kiam oni bezonas dividi firman kaj likvan substancojn. Kutime por tio oni bezonas uzi relative multekostajn centrifugilojn. Por tio la teamo de originaluloj proponis uzi principon de antikva ludilo, kiu aspektas kiel disko, kiu estas traigita per du fadenoj, distenante kiujn eblas turnigi la diskon en diversaj direktoj. Rezulas, ke turniĝo povas esti tiom rapida, ke decentra forto sufiĉas por efike plenumi disdividon de substancoj. Tia ĉi disponaĵo povas esti konstruita facile, ja niaj prauloj, vivantaj antaŭ miljaroj, sukcese kreis similajn turnigilojn kiel ludiloj por siaj infanoj.
Ni senpacience atendu novajn ideojn de la teamo de Manu Prakaŝ.

Kiel vi pensas, kiuj branĉoj de homa agado ankaŭ bezonas atenton de Manu kaj lia teamo? Eble vi jam havas kelkajn ideojn pri kie oni povas faciligi kaj malmultekostigi diversajn aferojn. Skribu pri tio al nia adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la 25-a elsendo ĉe radio Muzaiko!