Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 25 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoEtaj robotoj kiel anstataŭantoj de abeloj;
Reprintebla papero, kiu ne bezonas inkojn estas ellaborata;
Saĝaj okulvitroj aŭtomate agordas fokusan distancon.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 25-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Post antaŭaj supozoj pri malpligrandiĝo de populacio de abeloj teamo el Japanio proponis solvi la problemon kun helpo de robotoj. Ili kreis polenantajn flugrobotetojn: malgrandajn maŝinojn, kiuj kolektas kaj metas polenon en florojn. Sciencistoj esperas, ke iliaj dronoj ne anstataŭigos abelojn plene, sed povas kompensi malsufiĉan agadon de insektoj.
Kemiistoj el la Japana Nacia Instituto pri Avana Industria Scienco ellaboris malgrandajn flugrobotojn. Sube de la maŝineto apud kameraoj ili alkroĉis naturajn haretojn kaj prilaboris ilin per gluanta substanco. Dum testoj la robotetoj sukcese prenis polenon de Japanaj lilioj kaj lasis ĝin en aliaj samaj floroj.
La ĵurnalo Chem publikigis informon pri la ellaboraĵo. Ĝia kunaŭtoro Eiĝiro Mijako diris al eldono Gizmodo, ke "Televidaj programoj pri krizo de polenado, produktado de mielo kaj lastaj robotaj teknologioj emocie inspiris min. Mi ekpensis, ke ni tuj devas krei ion por solvi ĉi-problemojn".
Sinjoro Mijako diris, ke tio estas la unua provo de robotetoj, kapablaj poleni florojn, sed tiuj ĉi maŝinetoj ankoraŭ ne pretas esti lanĉitaj al la tutmonda naturo. La sciencistoj celas aldoni GPS-n, artefaritan menson kaj kameraojn kun granda distingivo, kiuj povas esti utilaj por ke robotetoj povu ŝoviĝi en floron, kiel tion abeloj faras.
Ekzistas, tamen, kritiko de tiu ĉi solvo. Kritikantoj ne estas certaj, ke tio estas taŭga ideo por solvi la krizon. Biologo Devid Gulson el Britio skribis en sia blogo la sekvan: "Mi ŝatus aserti, ke tio estas ege malebla, ke ni povos iam produkti ion malmultekostan kaj samtempe tiom efikan, kiel abeloj. La insektoj estas ĉie kaj polenadas florojn jam dum pli ol 120 milionoj da jaroj; ili disvolviĝis kaj iĝis tre bonaj en tiu ĉi afero. Estas certe orgojla afero pensi, ke ni povas fari ion pli bonan".
Gulson ankaŭ rimarkis, ke ekzistas proksimume 3.2 trilionoj da abeloj, kiuj nutriĝas memstare, kostas nenion kaj krome donas al ni mielon kaj anstataŭo de ili per robotoj estos nekredeble multekosta afero. Krome tiuj ĉi robotoj devas esti faritaj el naturamika materialo, ĉar alikaze ni ricevos ege multe da rubo.
-------------------
Por malpligrandigi influon de perinka printado al naturo, esploristoj inventis novan tipon de "papero", sur kiu oni povas printi per lumo kaj printaĵoj povas esti reprintitaj ĝis 80 fojojn. La teknologio aplikas kolorŝanĝan kemian substancon kun korpuskloj, kiu povas esti uzata kiel maldika tavolo sur diversaj objektoj inkluzive kutiman paperon.
Esploristoj el la Ŝandonga Universitato el Ĉinio, la Universitato de Kalifornio kaj Nacia laboratorio de Loŭrens Berkli antaŭ ne longe publikigis esploron, montrantan facile printeblan kaj eĉ reprinteblan paperon.
La profesoro pri kemio el la Universitato de Kalifornio Jadong Jin diras, ke "La plej granda signifo de nia laboro estas disvolvigo de nova klaso de firma foto-renovigebla kolorŝanĝa sistemo por produktado de seninka facile printebla reskribebla papero, kiu havas aspekton de kutima papero kaj palposente estas tute sama, sed povas esti reprintita kaj purigita multfoje sen bezono de aldona inko. Nia laboro espereble havos grandegan ekonomian kaj naturprotektan signifon por moderna socio".
Kial do ni simple ne uzu reproduktitan paperon? Eble tion vi povas demandi. Okazas, ke kemiaj substancoj, uzataj en paperproduktado estas la plej signifa malpuriganto en industrio kaj forĵetita papero formigas proksimume 40 procentojn de enhavo de diversaj rubejoj. Reproduktita papero rezultiĝas post forpreno de inko, kiun enhavas uzita papero. Kaze de la nova teknologio tio ne plu estos bezonata.
Aparte tia ĉi teknologio povas esti utila, se la printita informo estos bezonata nur por mallonga tempo. Jadong Jin ankaŭ klarigas, ke li kaj lia teamo "kredas, ke reprintebla papero havas multajn praktikajn manierojn de apliko, inkluzive portempan konservon kaj legadon de informo, uzado en gazetoj, magazinoj, afiŝoj, notblokoj" kaj tiel plu.
------------------------
La teamo de profesoro Karlos Mastranĝelo kreis "saĝokulvitrojn" kun likvaj lensoj, kiuj povas aŭtomate agordi fokuson depende de distanco ĝis objekto, al kiu uzanto rigardas ĉi-momente. La esploro pri adaptantaj lensoj estis publikigita en speciala kajero de la ĵurnalo Optics Express.
Profesoro Mastranĝelo klarigas, ke plimulto de homoj, kiuj havas okulvitrojn por legado, bezonas surmeti kaj forpreni ilin ĉiam, kiam ili ŝanĝas rigardon de legata teksto al homoj ĉirkaŭ kaj reen. Do, la nova teknologio ebligas ne fari tion. La bildo, kiun vidos uzanto tra tiaj ĉi okulvitroj estos ĉiam bone distingebla.
Homa okulo havas lenseton ene, kiu adaptas fokusan distancon depende de kion vi rigardas. Sed pro maljuniĝo la lenseto perdas sian kapablon plenumi tiun-ĉi funkcion, kio signifas bezonon por uzi okulvitrojn. Kutime tia ĉi bezono estas ligita al unu el du maljunecaj okulmalsanoj: miopeco kaj malmiopeco.
Lensoj de la nova okulvitro estas faritaj el glicerino, kiu estas ene de membranoj antaŭe kaj malantaŭe. La malantaŭa membrano povas ŝanĝi sian formon, pro kio formo de la tuta lenso ŝanĝiĝas agordante necesan fokusan distancon.
Meze de la okulvitro estas distancmezurilo, kiu pritaksas distancon inter si kaj objekto antaŭe. Laŭ la ricevita rezulto ŝanĝiĝas formo de la malantaŭaj membranoj de lensoj. La reago de la sistemo estas rapida - 14 milisecundojn post ŝanĝo de distanco lensoj jam estas taŭge agorditaj kaj ŝarĝo de baterio sufiĉas por uzado de la disponaĵo dum 24 horoj.
Grava momento estas, ke certe ĉiu uzanto havas unikajn bezonojn kaj sanstaton de siaj okuloj. Pro tio antaŭ ekuzi la saĝajn okulvitrojn, uzanto devas fari necesajn agordojn per sia saĝtelefono.

Saĝa aŭto, saĝa telefono, saĝa okulvitro. Kiel vi pensas, kiujn kromajn disponaĵojn el nia kutima vivo ni povas fari "saĝaj" kaj kiel ili funkciu tiam? Respondu al ni retletere al nia adreso interalie@muzaiko.info kaj ĝis la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko.