Programdetaloj

SkizoInteralie - pozitivaj novaĵoj, elsendo 26 - el 2017
PermesiloCC-BY-SA 3.0
ProduktantoMuzaiko
Aŭskultu
TekstoTri novaj tersimilaj planedoj estas malkovritaj;
Guglo kaj Instagramo hejtos niajn hejmojn;
Nova formo de vivo estas trovita en Meksiko.

Saluton, karaj amikoj! Nun vi aŭskultas la 26-n elsendon de la programero Interalie. En la studio por vi laboras Kirill Noviĉenko.

Laŭ vortoj de astronomoj de NASA tuj tri tersimilaj planedoj el sep malkovritaj de ili antaŭe eble taŭgas por vivo. Ĉe la stelo TRAPPIST-1, kiu situas 40 lumjarojn for de ni, estas sep planedoj kun tersimila dimensio. Kaj ĉiu el ili povas havi akvon. Ĉi-kaze la tersimilaj planedoj taŭgas por vivo.
Sciencistoj de NASA supozis, ke tri el ili tute eble taŭgas. La aliaj kvar planedoj situas tro fore de la stelo, aŭ tro proksime al ĝi, pro kio sur ili tro varmas aŭ tro malvarmas.
TRAPPIST-1 apartenas al klaso de malvarmaj etuloj kaj orbitoj de ĉiuj sep planedoj estas pli proksimaj al ĝi, ol tiu de merkuro rilate al nia suno. Krome, la planedoj estas tre proksimaj unu al la alia. Se homo staros surface de unu el tiuj ĉi planedoj, li povos vidi geologajn specifaĵojn aŭ nubojn en najbaraj planedoj, kiuj foje aspektus eĉ pli grandaj, ol luno aspektas de tero.
Ekzistas ebleco, ke la planedoj estas gravite blokitaj per sia stelo. Pro tio ili povas esti ĉiam turnitaj al ĝi unuflanke, same kiel luno al tero. Tiukaze vetero sur tiuj ĉi planedoj plene diferencas de tiu, kiu estas sur la tero. Reprezentantoj de NASA rimarkis, ke la malkovro povas iĝi revolucia progreso por serĉo de taŭgaj vivospacoj. Malkovro de la planedoj estas nun konsiderata kiel la plej signifa malkovro dum lastaj 14 jaroj.
Observadon de la stelo oni plenumis per orbita infraruĝa teleskopo Spitzer. Aŭtune ĝi observis la stelon TRAPPIST-1 seninterrompe dum preskaŭ 500 horoj. Tiam sciencistoj registris tiel nomatajn transitojn – trapasojn de la planedoj antaŭ la stelo, danke al kio ili malkovris kompleksan strukturon de la sistemo.
La planedosistemon sciencistoj malkovris en la jaro 2016, sed tiam ili supozis, ke ĝi havas nur tri planedojn.
En la jaro 2018 NASA planas lanĉi teleskopon James Webb, per kiu oni priprecizigos datenojn pri la sistemo.
--------------------
Retleteroj kaj fotoj en Instagramo ne estas vere amikaj por vivmedio: ili estas konservataj en centroj, kiuj konstante luktas kontraŭ superflua varmo kaj konsumas elektroenergion por malvarmigi servilojn. Sed Stokholmo, Svedio antaŭ ne longe anoncis novmanieran uzadon de tiu ĉi superflua varmo: ĉu ni ekhejtu niajn hejmojn anstataŭe?
Plejmulto de datencentroj ne estas vere naturamikaj. Laŭ pritaksoj ili konsumas proksimume la saman kvanton de energio kiel aviadilkompanioj, kaj kvanto de elektroenergio, uzata en tiuj ĉi centroj povos triobliĝi dum sekvaj dek jaroj. Tamen varmo de datencentroj povas helpi al urboj malpligrandigi uzadon de minerala fuelo esence. Nur unu 10-megavata detencentro povas doni varmon por 20000 loĝejoj.
Stokholmo lanĉis la iniciaton, kiu nomiĝas Stokholmaj Datenparkoj, kiu estas priskribata kiel "datencentraro, kiu ne perdas varmon". Laŭ la iniciato renovigebla energio estos uzata por funkciado de datencentroj kaj varmo produktita estos vendata al loka varmokompanio, kiu esploras eblojn por uzi biomason aŭ kromvarmon por okazigi hejtadon per novaj rimedoj. Ekzisto de tiaj ĉi kompanioj instigas Stokholmon por uzi kromvarmon de datencentroj grandskale.
La hejtosistemo de Stokholmo jam komencis funkcii kun malgrandaj datencentroj kaj laŭ informo en la retejo de la iniciato Stokholmaj Datenparkoj, ĉiuj necesaj elementoj de infrastrukturo estos kunmetitaj kaj pretigitaj en specialaj lokoj, taŭgaj por funkciado de datencentroj. Elektroenergia kompanio Ellevio kaj produktanto de optika fibro Stokab partoprenas la iniciaton kune kun hejtkompanioj.
Kelkaj datencentroj funkcias jam uzante renovigeblan energion, kaj ilia kromvarmo povas esti uzata por hejtsistemo, do Stokholmaj datencentroj povas iĝi vere naturamikaj. Entute registaro de Stokholmo celas liberiĝi de uzado de minerala fuelo ĝis la jaro 2040, kaj la programo Stokholmaj Datenparkoj proksimigas Svedion al sukceso.
-----------------------
En la 17-a elsendo Interalie rakontis pri novmalkovrita vivoformo, trovita en Arktiko, sed tiaj ĉi malkovroj okazas ankaŭ en aliaj partoj de nia planedo.
Sciencistoj trovis strangajn antikvajn mikroorganismojn en Meksika Nacia kristalaj kavernoj, kies aĝo povas esti proksimume 50000 jaroj. Kvankam la kavernoj estas tiom varmegaj, ke ili estas priskribataj kiel infero, samtempe ili estas nomataj kiel Fabela Reĝlando pro tio, ke ili aspektas magie. Ĉiukaze la mikroorganismoj survivis dum miloj da jaroj kaptitaj en kristaloj. Biologoj, kiuj esploris la mikrobojn nomis ilin "la supervivo".
Sciencistoj malkovris 40 diversajn tipojn de mikroboj kaj kelkajn virusojn en la kavernoj. La mikroorganismoj estas tiom strangaj, ke eĉ la plej proksimaj iliaj parencoj genetike estas aliaj je 10 procentoj, kio estas proksimume samdiverse, kiel fungoj kaj homoj. La dormantaj mikroboj survivis sur mineraloj de mangano kaj fero.
La Nacia kavernoj estas bonega ekzemplo de ektremaj vivmedioj. Trovitaj de ministoj antaŭ 100 jaroj, la kavernoj estis izolitaj de alia mondo dum jarcentoj ĝis kiam la minejkompanio komencis akiradon. Laŭ informo de Phys.org kelkaj el tiuj kavernoj estas grandegaj kiel katedraloj kaj estas plene kovritaj per kristaloj. Sed la mirindaj kavernoj estas tiom varmegaj, ke esploristoj povis labori tie nur dum proksimume 20 minutoj kaj poste revenis al pli malvarma ĉambro. Ili surhavas malmultekostajn kosmajn kostumojn kaj havas saketojn kun glacio sube.
La trovaĵo ne estas tamen la plej malnova vivoformo iam trovita – antaŭ kelkaj jaroj sciencistoj jam raportis pri vivantaj mikroorganismoj, kaptitaj en salo kaj glacio, kiuj povas esti eĉ duonmilionjaraĝaj. Tamen esploristoj informis, ke la trovitaj nun mikroboj estas malkutimaj, ĉar "ili ne estas iom proksimaj al io jam konata en genetikaj datenbazoj" kaj la sciencistoj aldone diras, ke eblas aldoni la trovitajn mikrobojn "al atlaso de eblaj solvoj, kiujn ni povas apliki en diversaj aliplanedaj kondiĉoj".
La rezultoj estas bazitaj sur naŭ jaroj de esploroj, sed ĝis nun ili ne estis publikigitaj. La teamo celas okazigi pli da genetikaj testoj de mikroboj, sed jam prezentis la trovaĵon en la scienca konferenco en la urbo Bostono antaŭ duonmonato.

Interalie estas kun vi jam dum unu jaro kaj daŭre ni trovas por vi pozitivajn novaĵojn el la tuta mondo. Dum la periodo 26 elsendoj estas registritaj kaj ni esperas, ke la sekva jaro de nia laboro estos ne malpli fruktodona. Ankaŭ ni esperas je via aktiva kontribuo. Proponu viajn ideojn kaj novaĵojn retletere al la adreso interalie@muzaiko.info kaj kaze de akcepto via nomo aperos en la sekva elsendo ĉe radio Muzaiko.

Ni iras kune estontecen...